Nemesszalók
Nemesszalók [nemeŝsalOk] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Pápa. Nemes signifas: nobelo.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 21 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 47.2749/17.2997
- Loĝantaro: 1000
- Poŝtkodo: 9533
- Telefonprefikso: 89
Situo redakti
Nemesszalók situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Marcal troviĝas 4, Celldömölk 15, Pápa 16, Devecser 27 km-ojn de ĝi. Iamaj vulkanoj Ság kaj Somló troviĝas po 16 km-ojn for.
Historio redakti
Laŭ la vilaĝonomo dum la historio nobeloj loĝis tie. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al apostolo Sankta Filipo el la 18-a jarcento
- kalvinana preĝejo
- luterana preĝejo de 1789, turo alkonstruiĝis en 1861, en 1894 renoviĝis