Nemesvámos
Nemesvámos [nemeŝvAmoŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Veszprém. Nemes signifas: nobelo, vám: dogano.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 41 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 47.0558/17.8733
- Loĝantaro: 2560
- Poŝtkodo: 8248
- Telefonprefikso: 88
Situo redakti
Nemesvámos situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Veszprém troviĝas 6, Balatonfüred 13, Ajka 30 km-ojn.
Historio redakti
Apud la vilaĝo arkeologoj trovis grandan bienocentron de la romianoj. La unua mencio devenis el 1207. Laŭ la vilaĝonomo dum la historio nobeloj havantaj rajton pri doganpreno loĝis tie. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en Nemesvámos. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mateo el la 19-a jarcento
- kalvinana baroka preĝejo de 1740, post 50 jaroj pligrandiĝis