Nemo Mettler

svisa kantisto

Nemo Mettler (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1999 en Biel/Bienne), pli bone konata kiel Nemo, estas svisa repisto kaj kantisto, kiu ludas violonon, pianon kaj drumon.[1] Nemo reprezentis Svislandon kaj venkis la Eŭrovizian Kantokonkurson 2024 per la kanto "The Code".[2][3] Ri loĝas en Berlino. Pri sia kanto, Nemo deklaris: "Mi volas rompi kelkajn kodojn"[4]. La kanto referencas al duuma kodo, kiu rilatas al la klasifiko de genra duumismo.

Nemo Mettler
Persona informo
Naskonomo Nemo Mettler
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1999 (1999-08-03) (24-jaraĝa)
en Bielo
Lingvoj germanaanglasvisgermana
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo kantisto • repisto • muzikisto • plurinstrumentisto • musical theatre actor • kantoverkistoproduktoro
Verkoj The Code
TTT
Retejo https://www.nemothings.com
vdr

Persona vivo redakti

En novembro 2023, Nemo elŝrankiĝis kiel neduuma en artikolo de SonntagsZeitung. En la artikolo Nemo diras, ke ri preferas esti referencata per sia persona nomo anstataŭ pronomoj en la germana[5], kaj per they/them en la angla.[6][7]

Referencoj redakti