Nemuna delto

riverdelto de la Nemuno

La Nemuna delto - litove Nemuno delta, origine germane Memelniederung - estas la delto de la rivero Nemuno (Nemunas litove, Memel germane resp. Неман, Njeman ruse), kiu en ĝiaj finaj 50 kilometroj rekte antaŭ la delta disbranĉiĝo nomiĝas Rusnė (samkiel insulo kaj loĝloko), en Litovio.

Origine, en la regiono setlis anoj de la balta tribo skalvoj. Ekde la paco de Melno de 1422, kiu fiksis limon inter la Grandprinclando Litovio kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj, la delto definitive iĝis parto de la regno de la germanaj kavaliroj, kiu poste transformiĝis en la germanlingvan provincon Orienta Prusio. Ekde 1923 Litovio transprenis la kontrolon pri la regiono, kaj la loĝloko oficiale eknomiĝis laŭ litova nomo.

Kiam ĝi atingas la la Kuronan Lagunon kaj de tie la Baltan Maron, la Nemuno dividiĝas en labirinton de riveraj branĉoj kaj kanaloj, formante polderojn kaj malsekregionojn, kiuj faras ĝin tre alloga celloko por ekoturismo. La kvar ĉefaj distribuaj riverobranĉoj estas Atmata, Pakalnė, Skirvytė kaj Gilija - en ĝia komenca parto, kie disiĝas la riverobranĉoj estas Atmata kaj Skirvytė, la koordinatoj estas 55°17'45"N, 21°23'0"E. En la centro de la delto situas la plej granda insulo de Litovio, la insulo Rusnė (5 km²), kaj ĝia samnoma vilaĝo. Kvankam ĝi estas la plej granda homa setlejo en la delto, ĝia loĝantaro estas nur ĉirkaŭ 1 600.

Sude de la delto limas la alka malaltaĵo, vasta marĉo, kiu foje malprecize alkalkulatis al la delta areo.