Nemunas

Nemunas (litove), Нёман, Njoman (beloruse), Memel (germane),[1] Niemen (pole) resp. Неман,[2] Njeman (ruse) estas grava orienteŭropa rivero, kiu longas 937 kilometrojn. Temas pri la 4-a plej longa rivero en la baseno de la Balta Maro. Ĝi fontas en Belorusio kaj fluas tra Litovio, kie ĝi dum la lasta okono de sia vojo konsistigas la limon inter Litovio kaj la Kaliningrada regiono de Rusio. Fine ĝi ĉe la loĝloko Rusnė tra la nemuna delto atingas la Kuronan lagunon kaj de tie – ĉe la urbo Klaipėda – fluas en la Baltan Maron. La profundeco de la rivero estas ĝis 5 metroj, kaj ĝia larĝo ĝis 500 metroj. La flua rapideco estas inter 1 kaj 2 metroj sekunde.

Nemunas
La rivero ĉe Alytus, Litovio
La rivero ĉe Alytus, Litovio
rivero • translandlima rivero
Bazaj informoj
Longeco 937 km
Akvokolekta areo 98 200 km²
Averaĝa trafluo 540 m³/s
Fluo
Fonto Minska regiono
Enfluejo tra la nemuna delto en la Kuronan Lagunon
Geografio
Landoj Belorusio, Litovio, lime al Rusio
vdr
La fluovojo de la rivero

En Esperanto la akvovojo tradicie nomiĝas Nemano[3] pro la rusa versio de la nomo, konsiderante ke dum la jaro 1887, kiam ekestis Esperanto, la rivero grandparte situis en la Rusia Imperio, kiu tiutempe okupis la regionon (parte ĝi tiam konsistigis la limon al la germanlingva Orienta Prusio – Rusio do, en la lasta kvarono de la akvovojo, dum la 19-a jarcento "troviĝis norde de la rivero", kaj ekde 1945 "troviĝas sude"). Konsiderante, ke la rivero laŭ la nunaj limoj je 49 procentoj fluas tra Belorusio kaj je 51 procentoj tra Litovio – nur dum 12 procentoj de la vojo lima al nun ruslingva, historie germanlingva regiono[4] – la rivero dum la 21-a jarcento laŭ iuj lokaj esperantistoj kiel ekzemple la psikologino Remi Rudaitytė fakte pli meritus nomon laŭ la litova aŭ belorusa versio, prefere la nomon "Nemuno".[5]

Referencoj redakti

  1. artikolo Die Memel, Fluss der vielen Namen (germane: "La Memel, rivero de multaj nomoj") en la retejo baltikumreisen.de
  2. ruslingva artikolo Неман en la Granda Sovetia Enciklopedio (1969-1978)
  3. artikolo Nemano en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), en la reta eldono de 2020
  4. La suma longeco de la rivero estas 937 km. Dum sia tuta longo, 436 km ĝi fluas en Belorusio kaj 475 km en Litovio. La lastaj 116 km estas la limo inter Litovio norde kaj la nuna Kaliningrada provinco de Rusio sude.
  5. noto en la retejo facebook (esperante)