NeniigecoKondiĉa senmorteco esta kredo laŭ kiu pekintaj mortuloj en la infero ne suferas punon eternan, sed (post periodo kies daŭro estas proporcia al la karaktero kaj ofteco de la pekoj) estas neniigotaj, detruotaj. Ĝi estas apogata hodiaŭ precipe de kelkaj sektoj kiel Kristadelfianismo, Jehovismo, Adventismo, kiel reago al doktrino de l' sufero eterna de l' pekuloj en l' infero. Laŭ adventismo kaj jehovismo la animo ne estas nature senmorta aŭ povas ekzisti aparte de la korpo. Tial la mortintoj nun ekzistas nek en infero nek en la paradizo, sed estos relevigitaj korpe kaj juĝitaj post la reveno aŭ Advento de Jesuo Kristo. La pekuloj ne iros al infero sed estos detruitaj kun Satano. Poste la savitoj loĝos por ĉiam kun Kristo sur nova paradiza tero.

Vidu ankaŭ redakti