Nepenthes lowii estas karnovoraj plantoj el genro de la kruĉoplantoj (Nepenthes). Ĝin priskribis unuafoje en 1859 la botanikisto Joseph Dalton Hooker. La specio-nomo lowii estis donata pro estimo je botanikisto Hugh Low jr. (1824–1905), kiu kunportis unu en 1854 el Azia ekspedicio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nepenthes lowii
Nepenthes lowii
Nepenthes lowii
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Caryophyllaceae
Genro: Nepenthes
Nepenthes lowii
Hook.f. 1859
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kreskejo redakti

Nepenthes lowii indiĝenas sur Borneo en la federaciaj ŝtatoj Sabah kaj Sarawak de Malajzio, krom en Brunejo. Ĝi vivas en la muskarbaroj de la montomasivoj Kinabalu, Trus Madi, Murud kaj Mulu en alto de 1600 ĝis 2600 metroj.

Priskribo redakti

 
Grundokruĉoj
 
Aerokruĉoj

Nepenthes lowii estas ĉiamverda duonarbusto, kiu kreskas per grimpaj kreskaĵoj, kiuj povas atingi ses metrojn kaj dikon de 7 - 10 mm. Dum aĝiĝo, la planto ligniĝas el la ligno elkreskas novaj junbranĉoj. La folioj staras alterne, en junaĝo ili estas korforma returnite, pli poste larĝa-elipta. Ili havas ledan, facile hararan surfacon kaj povas longi 15 - 30 cm kaj larĝi 6 - 9 cm.

La grundaj kruĉoj de Nepenthes lowii estas ĉiam ovoformaj sube, supre ili havas tuboformon kaj en la mezo facile enlaĉitaj. De la peristomo suben, la grundokruĉoj havas haritajn flugilojn, kiuj atingas ĝis 2/3 aŭ 3/4 de la grundokruĉo. La peristomo estas runde kaj intern-flanke „dentita”. La kovrilo de la kruĉoj estas ekipita kun viloj longaj ĝis 6 mm, inter kiuj estas sekreciata karaktera, blanketa substanco.

La aeraj kruĉoj de Nepenthes lowii – male al la grundokruĉoj – estas kugloformaj kun forte enlaĉita kolo, kiu kliniĝas forte supren kaj havas trolarĝan, gutoforman aperturon. La peristomo estas okulfrape rudimenta. La kovrilo estas ovala, ŝeloforma kaj kun viloj. Ĝi staras ofte rekte kaj en la maldekstra angulo al la aperturo. La koloro de la kruĉoj estas plej ofte hele olivverda, dum la interna parto de la aperturo estas plej ofte karnoruĝa. Ĝenerale la kruĉoj longas 15 - 25 cm.

Infloresko kaj floroj redakti

Kiel ĉe plimulto de la parencaj specioj, ankaŭ Nepenthes lowii formas paniklajn infloreskojn. Nepenthes lowii estas unuseksa (dioika) planto, tio estas la masklaj kaj femalaj floroj kreskas sur apartaj plantoj. La floroj havas kvin periantoj, kies diametro estas ĉ. 8 mm. La grajna kapsulo estas bareleto-forma kaj longas ĉ. 2,2 cm.

Ekologio redakti

Nepenthes lowii havas specifaĵon en la nutrado krom la kapto de insektoj: inter la viloj sur la interna flanko de la kovrilo formiĝas kelkafoje blanketa, ĵele-simila substanco, per kiu ĝi celita allogas malgrandajn tupajulojn precipe specion Tupaja montana. La ekskrementoj de tiuj falas en la kruĉojn, kio ebligas por la Nepenthes lowii pluan nutrofonton. La naturesploristo kaj botanikisto J. Harrison sciigis jam en 1960 pri la fenomeno, li pensis la blankajn sekreciaĵojn helikaj ovoj.

Kolektisto kaj bredisto kiel Ed de Vogel sciigas, ke la planto eĉ uzas la falintajn foliojn en la kruĉon kiel pluan nutrofonton.

Endanĝerigata specio redakti

Pro ties komplika prizorgo kaj ties malofteco, Nepenthes lowii estas ŝatata kolekta objekto. Tio kaj la kreskanta detruo de ties kreskejo por agrikulturaj celoj gvidis al tio, ke Nepenthes lowii aperas sur aldona listo I de la Vaŝingtona Speciprotekta Interkonsento (CITES) kiel Endanĝerigita specio.

Vidu ankaŭ redakti