Nerodimka (en albana: Nerodimja aŭ Nerodime; en serba cirila: Неродимка) estas rivero en la regiono Nerodime de Kosovo, Serbio, 41 km longa maldekstra alfluanto de la rivero Lepenak. Ĝi estas la nura ekzemplo en Eŭropo de riverforkiĝo en kiu rivero disiĝas kaj la fortrezultanto fluas finiĝante en malsamaj maroj,[1][2] disiĝinta en du nekunigeblaj branĉoj. La maldekstra branĉo fluas al la Nigra Maro, dum la dekstra branĉo fluas al la Egea Maro.[1]

Nerodimka
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr
Disforkiĝo.

Post la ĉefa setlejo en suda Kosovo, nome la urbo Ferizaj, Nerodimka turniĝas suden kaj fluas ĉe la vilaĝoj Varosh, Komoglava, Kacanik, Stagovo kaj Runjevo, antaŭ atingi la urbon Kacanik kaj enflui en la riveron Lepenak. La disfokiĝo estas fakte artefarita fenomeno, ĉar la konekto estis atingita per digigo de artefarita kanalo, sed la akvofluo estas ankoraŭ natura.[3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (2005) Strategy for Local Economic Development 2005-2007. Ferizaj, p. 8.
  2. Vlašković, Zoran (27a de Majo 2013) "Осавремењена" бифуркација Неродимке (serbe). Fond Slobodan Jovanović. Arkivita el la originalo je 6a de Januaro 2015. Alirita 5a de Januaro 2015.
  3. Gashi, Gani. Hydrological heritage in the system of natural values and its protection in Kosova.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nerodimka River en la angla Vikipedio.