Nesto estas strukturo konstruata de diversaj bestoj por teni siajn ovojn, siajn idojn, aŭ sin mem. Nestoj povas esti faritaj el ia natura materio, kiel branĉetoj, folioj, herboj, ktp., aŭ esti simpla kavo en la grundo, aŭ truo en arbo, rokaĵo, aŭ konstruaĵo.

Patrina nigra ruĝvostulo manĝiganta siajn idojn.

Ĝenerale, ĉiu specio faras apartan stilon de nesto. La malsimpleco de nestoj respondas neprecize al la nivelo de gepatra zorgado pri la idoj. Bestoj, kiuj konstruas nestojn, inkluzivas birdojn, sciurojn, simiojn, multajn insektojn, kaj aliajn.

Konstruantoj de nestoj redakti

 
Centoj de mielabeloj kuniras sur sia nesto.

La konstrumaniero de nestoj povas esti tiel distinga inter specioj kiel ilia korpa aspekto. Specioj plej facile distingeblaj per siaj nestoj troviĝas plej ofte inter vespoj kaj termitoj, sed foje ankaŭ inter birdoj. Ĉe la plejparto de specioj, ekzistas iom da vario inter la nestkonstruoj de malsamaj individuoj. Oni ne scias ĉu tiuj malsamoj estas genetikaj aŭ lernitaj.[1]

Escepte de malmultaj tunelfaraj mamuloj, konstruantoj de nestoj ne posedas specialajn tiucelajn korperojn, sed uzas korperojn kies unuaranga celo estas alia. Tio eble rezultas de la sporadeco de nestokonstruo, kiu malfortigas la selektan premon pri ĝi.[1]

Birdoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Birdonesto.

Birdoj ĝenerale estas la plej lertaj nestokonstruantoj, kvankam iuj specioj ne konstruas nestojn, sed demetas siajn ovojn rekte sur rokaj bretoj aŭ nuda tero ne modifinte la areon. Kompleksa nestokonstruado estas unu el la malŝlosaj adaptoj de birdoj.[2] Nestoj helpas regi la temperaturon kaj malpliigi riskon de predado, pliigante la ŝancon, ke la idoj vivos ĝis plenkresko.[1]

 
Unu nestkolonio de la ploceedo Philetairus socius povas esti hejmo de centoj da individuoj.

Birdaj nestoj varias de simplaj kavetoj en la grundo al plejparte senstrukturaj kolektaĵoj el branĉoj al komplike teksitaj pendaĵoj aŭ sferoj. Inter la simplanestuloj estas la falkoj, strigoformaj birdoj, kaj multaj vadbirdoj. La ploceedoj konstruas eble la plej komplikajn nestojn, eĉ nodigante herberojn. La nestoj de la plejparto de birdoj troviĝas inter tiuj ekstremoj, kutime havante formon de taso kaj konstruite el ia kombino de koto, branĉetoj, folioj, kaj plumoj. Kelkaj birdoj, kiel flamengoj kaj apusedoj, kungluas siajn nestojn per salivo; blanknestaj apusetoj konstruas ilin per salivo sole.[3] La nestoj de ruĝaj furnarioj estas konstruita tute el koto kaj fekaĵo, metita sur branĉoj de arbo por ke la suno malmolige faru ĝin uzebla strukturo.[4] Tajlorbirdoj kunkudras foliojn por kovri siajn nestejojn.[2] Preskaŭ ĉiuj birdoj sursidas la ovojn en la nesto por kovi ilin. La megapodoj, kiuj ne faras tion, anstataŭe metas la ovojn en amaso de putriĝanta vegetaĵo; maleaj megapodoj uzas geoterme varmigatan sablon.[2]

Iuj birdoj konstruas nestojn en arboj, iuj (kiel vulturoj, agloj, kaj multaj marbirdoj) sur rokaj bretoj, kaj aliaj sur la tero aŭ en nestotruoj.[3] Ĉe preskaŭ ĉiuj specioj la konstruejo estas malpli difinita ol la konstrumaniero; ili elektas la lokon, kiu plej bone protektas neston konstruitan laŭ ilia stilo. Iuj prefere pendigas siajn nestojn de kaktoj, maldikaj branĉoj (egitaledoj kaj bulokaj ikteroj), aŭ reboj (psarokolioj). Aliaj serĉas truojn en arboj, kaj kiam tio ne estas havebla uzas konstruaĵojn aŭ artefaritajn birdodomojn.[2]

Normalaj birdaj nestoj varias de 2 cm (kolibroj) al 2 m (agloj) laŭ diametro, kaj de kelkaj gramoj al 2 tunoj laŭ pezo.[3][5] La kovejoj de ocelaj nestamasuloj povas atingi diametron de 10.6 m kaj uzi ĝis 300 t da materialo.[6] La formortinta Sylviornis eble konstruis nestamasojn kun diametro de 50 m.[1]

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri nesto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[7]:

  •  
     Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto. 
  •  
     Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo. 
  •  
     Ne kotas besto en sia nesto. 

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Mike Hansell. (2000) Bird Nests and Construction Behaviour. Cambridge University Press. ISBN 978-0521460385.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Tom Deméré (Spring 2002) Nests and Nest-building Animals. San Diego Natural History Museum. Alirita 19-an de aŭgusto, 2013.
  3. 3,0 3,1 3,2 “nest”, Encyclopædia Britannica.
  4. Mary Beth Griggs (2011-05-26) 8 Amazing Architects of the Animal Kingdom. Popular Mechanics. Arkivita el la originalo je 13-an de aŭgusto, 2013. Alirita 22-an de aŭgusto, 2013.
  5. Largest bird's nest. Guinness World Records. Alirita 20-a de aŭgusto 2013.
  6. Most populous bird's nest. Guinness World Records. Arkivita el la originalo je 21-an de aŭgusto, 2014. Alirita 20-an de aŭgusto, 2013.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.