Nestotruo estas truo aŭ tunelo elfosita en grundo fare de animalo por krei spacon taŭgan por loĝado, portempa rifuĝo, aŭ kiel produkto de movkapablo. Nestotruoj havigas formon de ŝirmo kontraŭ predado kaj ekspono al naturelementoj, kaj tiele la nestotrua vivmaniero estas tre kutima inter animaloj. Nestotruoj estas ankaŭ komune konservataj en fosilioj kiel tipo de spurfosilio.

Tamiaso eliranta el sia Nestotruo.
Krustulaj nestotruoj en kalkoŝtono el Ĵurasio, suda Israelo.
Birdaj nestotruoj ĉe la bordo de la rivero Volgo ĉe Kstovo, Rusio.

Ekzemploj redakti

Ekzemploj de nestotruaj animaloj estas nombraj mamuloj, amfibioj, fiŝoj (pulmofiŝoj[1]), reptilioj, kaj birdoj (inklude malgrandajn dinosaŭrojn[2]), same kiel nombrajn senvertebrulojn kiaj insektoj, araneoj, eĥinoj, krustuloj, pektenoj kaj vermoj.

Ampleksa vario de animaloj konstruas aŭ uzas nestotruojn laŭ multaj diferencaj tipoj de subgrundo. Eble mamuloj estas plej bone konata pro nestotrui, ĉefe Insektomanĝuloj kiaj la vorema talpo, kaj roduloj kiaj la fekundegaj marmotoj inter kiuj la arbara marmoto. La kuniklo, nome membro de la ordo Leporuloj, estas tre bone konata nestotruanto. Estas ĉirkaŭkalkuloj ke ununura marmota nestotruo okupas tutan kuban metron, forigante 320 kg el restaĵoj. Eĉ Karnomanĝuloj kiaj la surikato, kaj Marsupiuloj, estas nestotruantoj. La plej granda nestotruanta animalo estas probable la blanka urso kiam ĝi faras sian patrintruon en neĝo aŭ tero.

Nestotruoj de birdoj estas kutime farataj en molaj grundoj; kelkaj pingvenoj kaj aliaj pelagaj marbirdoj elstaras pro ties nestotruoj. La Magelana pingveno estas ekzemplo de tia nestokonstruanto, kiu faras nestotruojn laŭlonge de marbordaj regionoj de Patagonio de Ĉilio kaj Argentino.[3] Aliaj nestotruantaj birdoj estas pufinoj, alcionoj, kaj abelmanĝuloj.

Nestotruoj povas esti konstruataj en ampleksa vario de subgrundoj. Kangura muso konstruas nestotruojn en fajna sablo. Skabiaj iksodoj konstruas siajn nestotruojn en la haŭto de infestita animalo aŭ homo. Termitoj konstruas nestotruojn en ligno. Kelkaj eĥinoj kaj pektenoj povas fari nestotruojn en roko. Nestotruoj povas ankaŭgami laŭ komplekseco el simpla tubo kelkajn centimetrojn longa al kompleksa reto de interkonektaj tuneloj kaj ĉambroj centojn aŭ milojn de metroj de totala longo, kiaj tiuj de la tre disvolvigitaj nestotruoj de kunikloj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (May 1987) “Lungfish Burrows in the Upper Triassic Chinle and Dolores Formations , Colorado Plateau”, Journal of Sedimentary Petrology 57, p. 512–521. 
  2. (2007) “First trace and body fossil evidence of a burrowing, denning dinosaur”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences 274 (1616), p. 1361–1368. doi:10.1098/rspb.2006.0443. Alirita 2007-03-22.. 
  3. C. Michael Hogan, (2008) Magellanic penguin, Globaltwitcher.com, ed. Nicklas Stromberg Arkivigite je 2012-06-07 per la retarkivo Wayback Machine