Neuenhof AG

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Neuenhof
Neuenhof
Blazono de Neuenhof
Setlejo Webermühle en Neuenhof
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 26′ 50″ N 8° 10′ 45″ O / 47.44722 °N, 8.17917 °O / 47.44722; 8.17917 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 50″ N 8° 10′ 45″ O / 47.44722 °N, 8.17917 °O / 47.44722; 8.17917 (mapo)
Areo 5,37 km²
Alteco 403 m super marnivelo
Poŝtkodo 5432
Komunumkodo 4034
Mapo de Neuenhof
vdr

Pri la komunumo redakti

Neuenhof estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 7998 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

 
Preĝejo de Neuenhof

Neuenhof situas sude de la distriktĉefurbo Baden, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, ĉe la sudokcidenta bordo de la rivero Limato kaj la orienta deklivo de la montoĉeno Heitersberg. La svisa aŭtovojo A1 tranĉas la komunumon al du partoj.

La teritorio de la komunumo entendiĝas sur areo de 5,37 km², de kiuj 2,77 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,42 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas en alteco de 702 m s.m. sur la kresto de Heitersberg, la plej malalta punkto ĉe la brodo de Limato je alteco de 360 m s.m.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Neuenhof limas en nordo al Vetingo, en nordoriento al Würenlos, en sudoriento al Killwangen, en sudokcidento al Oberrohrdorf, en okcidento al Fislisbach, kaj en nordokcdento al Baden.

Trafiko redakti

Ek de 1990 Neuenhof disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Baden al Zuriko kaj estas servata de la regiona trajnlinio S12. Krome la komunumo estas konektita al la loka busreto de la regiono Baden.

La komunumo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas meze tra la ĝi, kaj pasas tra ĝi ankaŭ la kantona ĉefvojo de Baden al Zuriko.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Neuenhof datiĝas el la jaro 1393 kiel ob dem nuiwem Hof.

En mezepoko Neuenhof troviĝis sub habsburga regado. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Neuenhof estis atribuita al la voktejo Vetingo de la Grafejo Baden. Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio Argovio estis kun helpo de francaj trupoj liberigita de la ĵurkomunuma servuteco, Neuenhof dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Per la restaŭracio de la jaro 1803 Neuenhof fariĝis komunumo de la distrikto Baden en la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti