Neuzina
Neuzina, serbe Неузина, germane Nusin, hungare Nezsény [neĵEnj] estas unuigita vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Seĉanj.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 73 km²
- Koordinatoj: 45°20′23″N 20°42'26″E
- Alto super marnivelo: 47 m
- Loĝantaro: 1370
- Poŝtkodo: 23245
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: ZR
Situo redakti
Neuzina situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ maldekstra bordo de Timiş.
Historio redakti
Longe estis 2 najbaraj vilaĝoj (Granda kaj Malgranda Nezsény (germane Serbisch kaj Kroatisch Neusin)). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Neuzina 1371 homoj, (680 serboj (50 %), 488 hungaroj (36 %), 95 ciganoj, 13 kroatoj kaj aliaj).