New Jazz Conceptions

albumo de Bill Evans

New Jazz Conceptions estas la unua muzikalbumo de ĵazpianisto Bill Evans, registrita la 18-an kaj 27-an de septembro 1956 en Novjorko kaj publikigita de Riverside Records.

La albumo redakti

Je la momento de la sonregistraĵoj de New Jazz Conceptions la dudek-sep jara pianisto estis nur kunverkinta kelkajn albumojn de Dick Garcia, ĉe Jazz Workshop de George Russell kaj je sonregistradoj de Tony Scott, en kies bando li muzikis ekde la somero de 1956. Orrin Keepnews, fondinto de la nova diskeldonejo Riverside Records, kiu ĝis tiam nur atingis ioman sukceson per la sonregistraĵoj de Thelonious Monk, ricevis telefonalvokon de gitaristo amika kun Evans, Mundell Lowe, kiu volis ludi al li specimeno-sonbendon kun registraĵoj de la ĝis tiam ne konata pianisto. Keepnews komence ne volis konsenti tion, diris tamen poste: „Sed ni aŭskultis Bill Evans kaj rimarkis tuj malgraŭ la telefona distordo, ke la juna amiko de Mundell estas io aparta. Post tio mi plurfoje aŭdis Bill Evans en [ĵaz]klubejoj – li ludis tie plejofte kun Tony Scott. Finfine ni donis al li kontrakton – ni uzis la kutimajn antaŭpresitajn sindikatajn formularojn kaj pagis komence ankaŭ nur la garantiatan minimuman salajron“.[1]

La unua registradkunsido de Evans por Riverside okazis la 18-an[2] kaj la 27-an de septembro 1956; estis triopo el Evans mem, basisto Teddy Kotick kaj frapinstrumentisto Paul Motian, kiu apartenis al la triopo de Evans ĝis 1962. Ili surbendigis dek unu pecojn, kiuj parte montras la influon de la tiamaj modeluloj de Evans, George Russell kaj Tony Scott,[3] programo de ĵazaj normkantoj de Cole Porter, komponaĵoj de Rodgers/Lorenz Hart kaj Robin/Rainger kiel „I Love You“, „My Romance“ kaj „Easy Living“; el la post-bibopa repertuaro devenis de George Shearing „Conception“ kaj de Tadd Dameron „Our Delight“. Bill Evans enigis kvar proprajn komponaĵojn, „Five“, „Displacement“, „No Cover, No Minimum“ kaj „Waltz for Debby“. Ĉefe la lastaj du pecoj estis apartenontaj post kromaj elformadoj al la multjara repertuaro deEvans. Evans-biografiisto Hanns E. Petrik tekstis pri tio: „estis komponaĵoj, kiuj la strukturo kaj karaktero anoncis grandan artan bendlarĝon – speciale enmemoriĝema estis la solopeco daŭranta nur unu minuton kaj dek ses sekundojn „Waltz for Debby“. Li estis dediĉita ĝin al sia eta nevino − ĝi estis fariĝonta mondfama kaj lia plej konata komponaĵo“.[4] Malgraŭ la bendlarĝo de malmolbopo, bluso, baladoj kaj eksonoj de tria fluo la „ originaleco de Evans estis nur rande sentebla. Oni travivis ankoraŭ ne finmaturiĝintan, kvankam teknike brilan pianiston. (...) Malgraŭ la limigoj la unua albumo tamen jam montris signojn de tiu melankolio tipa por li, kiu pli malfrue destinis multajn el liaj diskoj, precipe rekonebla en la nur mallonge skizitaj baladoj, kiuj estas prezentataj sen improviza parto“.[5]

Kiel diris pli malfrue produktisto Orrin Keepnews, la disko havis komence nur malmultan influon sur la ĵazmondeto; Riverside vendis en la unua jaro nur 800 ekzemplerojn. La albumon tamen tre atente perceptis la kolegoj de Evans; post apero de la sonregistraĵoj decembron de 1956 ĝis majo de 1958 (lia eniro en la bandon de Miles Davis) la pianisto kunverkis entute je 15 registradkunsidoj, ekzemple kun Don Elliott, Eddie Costa, denove kun Tony Scott kaj finfine kun, Charles Mingus (East Coasting) kaj Jimmy Knepper (Idol of the Flies).

Taksado de la albumo redakti

Tom Jurek taksas la albumon en All Music Guide per kvar steloj kaj elstarigas, ke la unua disko de Bill Evans jam klarigas la diferencojn al samtempaj pianistoj influitaj de Bud Powell. Jam en 1956, do pli ol jaron antaŭ sia membreco en la sesopo de Miles Davis, Evans elformis propran voĉon kaj lirike svingan stilon. La aŭtoro elstarigas aparte la originalan version de lia klasika komponaĵo „Waltz for Debby“, kiun Evans kontraste al la aliaj pecoj prezentas sole New Jazz Conceptions estas fortika komenco de impona kariero. Iomete pli retenema Penguin Guide to Jazz taksas la albumon; Richard Cook kaj Brian Morton, kiuj donis al la albumo nur tri stelojn, vidas en New Jazz Conceptions „belan, tre bonan prezentaĵon; estas ja la registraĵo de talentulo en siaj fruaj jaroj“.[6] Hanns E. Petrik nomas la unuan albumon de Evans „bona muzika miksaĵo, kiu ampleksis normpecojn kaj proprajn komponaĵojn kaj prezentis la kutimajn stilkampojn (…) je lerta alternado“. Elstara je tio estas la balado „Waltz for Debby“.[5]

La titoloj redakti

 
Richard Rodgers (maldekstre) kaj Lorenz Hart (dekstre) (1936), de ili originas „My Romance“
  • Bill Evans Trio - New Jazz Conceptions (Riverside RLP 12-223)
  1. I Love You (Cole Porter) – 3:53
  2. Five (Bill Evans) – 4:00
  3. I Got It Bad (And That Ain’t Good) (Duke Ellington, Paul Francis Webster) – 1:37
  4. Conception (George Shearing) – 4:44
  5. Easy Living (Leo Robin, Ralph Rainger) – 3:51
  6. Displacement (Evans) – 2:34
  7. Speak Low (Kurt Weill, Ogden Nash) – 5:08
  8. Waltz for Debby (Evans, Gene Lees) – 1:18
  9. Our Delight (Tadd Dameron) – 4:44
  10. My Romance (Richard Rodgers, Lorenz Hart) – 1:59
  11. No Cover, No Minimum take 2 (Evans) – 7:31

La publikaĵo kiel lumdisko fare de Fantasy/OJC enhavas aldone la kromregistraĵon „No Cover, No Minimum“ take 1.

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Keepnews je 1980 en intervjuo kun Contemporary Keyboard. cit. laŭ Petrick, p. 18.
  2. La 18-an de oktobro oni sonregistri la tri pecojn: „I Got It Bad (And That Ain’t Good)“, „Waltz For Debby“ kaj „My Romance“.
  3. Komp. Petrik, p. 18.
  4. Cit. laŭ Petrick, p. 18.
  5. 5,0 5,1 Cit. laŭ Petrik, p. 88.
  6. Cit. laŭ Cook/Morton, 6-a eld., p. 480.