New Orleans Rhythm Kings

New Orleans Rhythm Kings (NORK) estis ĵazbando ekzistanta inter 1923 ĝis 1925, fondita de blankulaj muzikistoj el Nov-Orleano en Ĉikago, kiu ege influis la evoluon de ĉikago-ĵazo. La nomo ekestis en 1923 por surdiskigoj de la bando, kiu antaŭe estis konata kiel Friars´s Society Orchestra, kiu ekzistis jam ekde 1921 kaj surdiskigis ekde 1922. NORK je sia origina personaro malfondiĝis en 1923.

Historio redakti

La amikoj de la juneco Paul Mares (trumpeto, korneto), George Brunies (trombono) kaj Leon Roppolo (klarneto, aldosaksofono), kiuj ankoraŭ en 1920 udis kune sur la Misisipo-vaporŝipo „S.S.Capitol“, ricevis en 1921 la okazon fondi bandon en „Friar’s Inn“ (noktoklubejo kaj krimulrenkontejo en la urbokvartalo Loop) en Ĉikago. La posedanto volis ion laŭspece de la Original Dixieland Jass Band (ODJB), kiu ekde 1917 direktigis la atenton sur la nova muziko el Nov-Orleano, kaj komisiis fine de 1921 Mares-on, tiam loĝanta en Ĉikago ĉe amika policano, kunmeti bandon. Kune kun Frank Snyder (frapinstrumentaro), Alfred Locayano (baso, mallonge poste anstataŭita per Steve Brown), Elmer Schoebel (piano), Jack Pettis (saksofono) kaj Louis Black (banĝo) Mares, Brunies kaj Roppolo fondis tie la „The Friar´s Society Orchestra“. Nur ekde 1923 ili nomiĝis „New Orleans Rhythm King´s“, por surdiskigoj en marto 1923 ĉe Gennett kaj laŭ la bando, kun kiu Roppolo akompanis la vodevilo-kanistinon Bee Palmer En Nov-Orleano. La direktadon tenis Mares[1]. Plejofte la ritmosekcio ludis ekde la vespermanĝo kaj la resto alvenis ekde la 22 horo por la dancaranĝoj. Ili ludis, ĝis la lasta gasto foriris.

NORK estis ege influita de la nigrula bando de King Oliver, kion Mares klare konfesis. Iliaj sonregistraĵoj forte influis la blankulajn ĉikago-ĵazmuzikistojn, tiam parte lernantoj (Austin High Gang, ankaŭ Bix Beiderbecke, kiu eĉ foje ludis kun ili), kaj efikis kiel iniciato. Onidire ili ne nur sonregistris la unuajn soloojn en la ĵazhistorio (famas ekz. Roppolo sur klarneto en „Panama“ kaj Brunies sur trombono en „Tin Roof Blues“), sed ankaŭ la unuajn registraĵon kun „miksitaj“ bandoj: „Sobbin Blues“ en 1923 kun la (tamen tre helhaŭta) kreolo Jelly Roll Morton ĉe piano. Por preteriri malfacilaĵojn ili ŝajnigis, ke Morton estas kubano. La registraĵoj ekestis inter 1922 kaj 1923 ĉe diskeldonejo Gennett Records[2]. Tiam kaj longe post tio blankulaj kaj nigrulaj muzikistoj ludis en strikte apartigitaj bandoj (escepton prezentis kelkaj "miksitaj" marŝbandoj en Nov-Orleano).[3] NORK malfondiĝis komence de 1923, ĉar la klubestroj en Friar’s Inn preferis muzikon laŭstile de la dancorkestro de Paul Whiteman. La plej multaj muzikistoj disiris, kunvenis tamen denove julion 1923 pro sonregistrado kun Jelly Roll Morton, je kiu ili ankaŭ ludis kelkajn komponaĵojn de Morton[4]. Mares provis sekvajare novfondadon en Nov-Orleano kune kun Roppolo, kiu tiam tamen estis serioze malsaniĝinta. En 1934/5 Mares denove sonregistris kun denove starigita NORK por diskeldonejo Okeh Records. De aliaj bandanoj estis reunuiĝoj de NORK ĝis en la 1950-aj jaroj.

Parte ludis en la bando ankaŭ i.a. Ben Pollack, Gene Krupa, Wingy Manone, Sidney Arodin (klarneto).

Repertuaro redakti

Ilia repertuaro ankoraŭ nuntempe estas ludata de diksilando-bandoj, interalie „Milenburg Joys“ (kunverkita de Morton), „Farewell Blues“, „Tin Roof Blues“. Krome ili ludis ankaŭ furoraĵojn de la Original Dixieland Jass Band kiel „Tiger Rag“ kaj „Livery Stable Blues“ kaj blusaj normkanoj kiel „Weary Blues“, „Wolverine Blues“.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Nur laŭnome Schoebel, ĉar komence nur tiu ĉi sciis legi notojn. Schoebel ankaŭ aranĝis.
  2. Je la unua registraĵo aŭguston 1922 brilis sur la diskoj la nomo Husk O’Hare, ilia tiama publikiganto, (* proks. 1890), kiu poste estros la ensemblon Husk O'Hare´s Supper Orchestra of Chicago.
  3. Ankaŭ Benny Goodman, unu el la fruaj ŝategantoj de NORK, devis venki barojn ĉi-rilate je la fino de la 1930-aj jaroj.
  4. Ankaŭ Beiderbecke ĉeestis, tamen ne ludis