Newcastle United F.C.

Newcastle United Football Club (F.C.) (Esperanto: Unuiĝinta futbalklubo de Newcastle) estas angla futbalklubo de Newcastle-upon-Tyne en Britio. Tiu klubo ludas en la F.A. Supra Ligo, la plej alta futballigo de Anglio, de 2010, kiam ĝi revenis al la Supra Ligo de la FA Ĉampioneco, nome la dua ligo de angla futbalo. Ĝia stadiono, St James' Park, kie klubo ludas de ĝia fondo en 1892, troviĝas en la urbocentro de Newcastle-upon-Tyne, en la strato Gallowgate, kio estas ankaŭ la nomo de unu de la sidlokoj de la stadiono. La trejnisto de la klubo estas de 11-a de marto 2016 Rafael Benitez, kiu anstataŭis ekstrejniston Steve McLaren. La defendanto Fabricio Coloccini estas la kapitano de la klubo.

Newcastle United
futbala klubo
Kluba nomo  Newcastle United Football Club
Kromnomo The Magpies
(La Pigoj)
The Toon
(La Urbo)
Fondita  9-a de decembro 1892
Stadiono  St James' Park
Newcastle-upon-Tyne, Anglio
Kapacito  52.405
Prezidanto  Mike Ashley
Trejnisto  Rafael Benitez
Ligo  FA Ĉampioneco
2018-19  13-a pozicio
Oficiala retejo  www.nufc.co.uk
Hejme
Ekstere
vdr
St James' Park, la stadion de Newcastle United.

Historio de la klubo redakti

La klubo fondigis en 1892 post la kunfandiĝo de Newcastle East End FC kaj Newcastle West End FC en Majo de tio jaro. La Football Association de Britio akceptis la novan nomon la 9-a de decembro kaj la klubo nomiĝas de tiam Newcastle United FC. Ĝi iĝis membro de la Unua Ligo (kio nomiĝas de 1992 la F.A. Supra Ligo) en 1898 kaj rapide iĝis unu de la plej sukcesaj teamoj de la ligo post venkoj en 1905, 1907 kaj 1909. "La pigoj" sekve gajnis la F.A. Pokalon en 1910 - la fino de la dekado la plej sukcesa de la historio de la klubo, kvankam aldonaj sukcesoj venis inter 1924 kaj 1932 kiam Newcastle gajnis denove la FA Pokalon kaj la ligon. Sed seka epoko venis - deposte de 1932 ĝis hodiaŭ la klubo gajnis nur kvar majorajn trofeojn: la F.A. Pokalo en 1951, 1952 kaj 1955 (la epoko de la kapitano Joe Harvey, kiam la subtenantoj de la klubo nomis la pokalon "nia pokalo") kaj fine la Fairs Cup (kio nomiĝas hodiaŭ la Eŭropa Ligo) en 1969.

Freŝdate la klubo travivas miksajn sortojn. Post la senkuraĝigaj sepdekaj kaj okdekaj jaroj, kiam la klubo pleje ludis en la Dua Ligo, iama ludanto de la klubo Kevin Keegan iĝis la trejnisto de Newcastle en februaro de 1992 kaj la epoko de "La Amuzistoj" ekestiĝis. Tiam la ludantoj de Newcastle gajnis la admiradon de la spektantoj pro ilia ekscita ludostilo kaj iliaj sukcesoj en kaj ekster la stadio; klubo preskaŭ gajnis la ligon en 1996 post la alveno de Alan Shearer, tiea ludanto kiun la klubo aĉetis por la sumo de 15 milionoj de funtoj, kio estis tiam la plej altekosta aĉeto de futballudanto de la historio. Shearer iĝis la kapitano de la klubo en 1999 sed ne povis algvidi la klubon sukcesajn malgraŭ tio ke Newcastle efektivigis bonajn klopodojn en la Ligo de Ĉampionoj en 2003 kaj la UEFA Pokalo (antaŭanto de la Eŭropa Ligo) en 2004 sub la gvido de la trejnisto Bobby Robson.

De 2010, la klubo ludas en la F.A. Supra Ligo.

Aktualaj ludantoj de la klubo redakti

n-ro pozicio lando futbalisto


1 G   Tim Krul


2 D   Fabricio Coloccini


3 D   Paul Dummett


4 H   Jack Colback


5 H   Georginio Wijnaldum


7 H   Moussa Sissoko


8 H   Vurnon Anita


9 A   Papiss Cissé


10 H   Siem de Jong


11 A   Yoan Gouffran


12 H   Jonjo Shelvey


14 H   Gabriel Obertan


15 D   Jamaal Lascelles


16 H   Rolando Aarons


17 A   Ayoze Pérez


18 D   Chancel Mbemba


19 D   Massadio Haïdara


21 G   Rob Elliot


n-ro pozicio lando futbalisto


22 D   Daryl Janmaat


23 H   Henri Saivet


24 H   Cheick Tioté


25 H   Andros Townsend


26 G   Karl Darlow


27 D   Steven Taylor


28 A   Seydou Doumbia (prunta de A.S. Roma)


29 A   Emmanuel Rivière


31 H   Sylvain Marveaux


33 D   Curtis Good


35 D   Liam Gibson


40 D   Callum Williams


41 G   Freddie Woodman


42 D   Jamie Sterry


43 D   Kevin Mbabu


45 A   Aleksandar Mitrović


47 H   Daniel Barlaser



Listo de trofeojn de la klubo redakti

Eksteraj ligiloj redakti