Newropeans estas eŭropa politika movado, kiu deziras plifortigi la demokration en Eŭropo. Ĝi partoprenis en la Eŭropaj balotoj 2009 en Francio, Germanio kaj Nederlando.

La Newropeans celas i.a. krei eŭropan registaron. Ili postulas, ke decidoj pri eŭropaj traktatoj (ekz. la Traktato de Lisbono) okazu pere de referendumoj.

La Newropeans fondiĝis la 24-an de junio 2005 fare de Franck Biancheri. Kvankam ili do fondiĝis malpli frue ol Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE), ili kutimas nomi sin "la unua transnacia politika movado".

Post la morto de Biancheri en oktobro 2012 la movado malvigliĝis. Ĝi ne plu partoprenis en la Eŭropaj balotoj 2014. Nuntempe ĝi aktivas preskaŭ nur per reta publikigo de la "Newropeans Magazine".

La lingvopolitiko de la Newropeans redakti

La laborlingvoj de Newropeans estas la angla kaj la franca; en grandaj internaj kunvenoj ili uzas krome la germanan, hispanan kaj polan. Pliajn lingvojn ili uzas en sciigoj al EU-civitanoj aŭ laŭ loka bezono.

Ankaŭ kelkaj esperantistoj aktivis por Newropeans, precipe Krzysztof Kolanowski el Pollando/Germanio, kiu kandidatis en la eŭropaj balotoj 2009 sur la 8-a loko de la listo en Germanio, kaj Nico Huurman el Nederlando. Tamen Newropeans ne menciis Esperanton en sia programo.