Ngô Đình Diệm

prezidento de Sud-Vjetnamio

Jean Baptiste Ngô Đình Diệm (naskiĝis la 3-an de januaro 1901, mortis la 2-an de novembro 1963) estas la unua prezidento de Suda Vjetnamio, filo de nobela familio, katoliko. En 1933 estis ministro pri internaj aferoj, sed rezignis post kelkaj monatoj proteste al malemo de francaj regopovoj pri enkoduko de reformoj. Dum 12 jaroj loĝis en Hue.

Ngô Đình Diệm
Persona informo
Ngô Đình Diệm
Naskiĝo 3-an de januaro 1901 (1901-01-03)
en Hue, Annamo,  Franca Hindoĉinio
Morto 2-an de novembro 1963 (1963-11-02) (62-jaraĝa)
en Ho-Ĉi-Min-urbo,  Vjetnama respubliko
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Mạc Đĩnh Chi Cemetery vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj vjetnamafrancaangla vd
Loĝloko Tran Le Xuan Palace vd
Ŝtataneco Vjetnama respubliko • Ŝtato Vjetnamio • Franca Hindoĉinio vd
Alma mater Quoc Hoc – Hue High School for the Gifted • Universitato de Miĉigano • École d'Apprentis Mandarins vd
Partio Personalist Labor Revolutionary Party vd
Subskribo Ngô Đình Diệm
Familio
Dinastio dinastio Nguyễn vd
Patro Ngô Đình Khả vd
Gefratoj Ngo Dinh Nhu • Ngô Đình Thục • Ngo Dinh Can • Ngô Đình Luyện • Ngô Đình Khôi • Ngô Đình Thị Giao • Ngô Đình Thị Hiệp vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1945 Ho Chi Minh proponis al li aliĝon al registaro de Nord-Vjetnamio. Ngô forĵetis la proponon kaj forveturis al Usono, kie dum du jaroj restis en monaĥejo apud Novjorko, kaj poste translokiĝis al benediktana monaĥejo en Belgio. Li revenis en 1954 kaj ekstaris fronte de registaro de Suda Vjetnamio. Oktobre 1955 faligis imperiestron Bảo Đại, anoncante sin prezidento de estiĝanta Vjetnama respubliko. Li regis aŭtokrate disdonante al sia familio plej altajn ŝtatpostenojn: pli juna frato iĝis ĉefo de polico, la dua iĝis katolika ĉefepiskopo de Huế kaj rektoro de du universitatoj, bofrato - ministro pri eksteraj rilatoj, filo - ministro pri edukado.

Pro sia katolikismo ekkonfliktis kun budhanoj. En junio 1963 budhisma monako Thích Quảng Ðức bruligis sin en Sajgono proteste kontraŭ tiu politiko. Reprezalioj kontraŭ budhanoj kaŭzis perdon de apogo al Ngô fare de Usono, kiu unue klopodis influi preme al la diktatoro, por ke li mildigu sian politikon. Responde Ngô minacis, ke forigos usonajn militistajn konsilantojn. Tiam eniris CIA, kiu posedis influon al sufiĉe granda parto de komandantoj de vjetnama armeo, por ke ĝi forigu la diktatoron. La 2-an de novembro 1963 tankoj ĉirkauiris prezidentan palacon. Ngô sukcesis fuĝi, sed poste estis trovita pafmortigita en kirko en Chợ Lớn.

Vidu ankaŭ redakti