Nibok estas distrikto de Nauro kaj estas parto de la elektodistrikto Ubenide.

Lokiĝo de la distrikto

Nibok troviĝas en la okcidenta parto de la insulo, estas banata de la Pacifika Oceano kaj najbaras al la distriktoj Uaboe, Anibare, Buada kaj Denigomodu.

Ĝi havas surfacon de 1,36 km² kaj proksimume 450 loĝantojn.

En ĝia teritorio troviĝas kelkaj laboratorioj de la Nauru Phosphate Corporation.