Dominic James Nick LaRocca (naskiĝis la 11-an de aprilo 1889 en Nov-Orleano; mortis la 22-an de februaro 1961 samloke) estis usona kornetisto, bandestro kaj pioniro de ĵazo. Li anis en kelkaj de la bandoj, en kiuj evoluis la ĵazo en Nov-Orleano kaj kiuj proksimume 1916 finfine portis la novan muzikstilon al Ĉikago kaj Novjorko. Kune kun muzikistoj el ĉi tiuj bandoj li fondis la ensemblon Original Dixieland Jass Band. Se oni kredas al liaj eldiroj, li apartenis per ĉi tiu bando al la „kreintoj de ĵazo“, estis la „Kristoforo Kolumbo de la muziko“ kaj la „persono, pri kiu oni plej multe mensogis post Jesuo Kristo“.

Nick LaRocca
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1889 (1889-04-11)
en Nov-Orleano
Morto 22-an de februaro 1961 (1961-02-22) (71-jaraĝa)
en Nov-Orleano
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponistodirigentobandestro • ĵazmuzikisto
vdr

Vivo redakti

LaRocca estis filo de sicilia ŝufaristo, kiu provis subpremi la muzikemon de sia filo. Nur kiam mortis la patro kaj LaRocca komencis perlabori kiel scenejolaboristo kaj elektrikisto, li estis libera por fari muzikon. Neniam li lernis legi muziknotojn.

 
La komencaj notoj de „Tiger Rag“ ĉe la pordo de la domo de LaRocca en Nov-Orleano

LaRocca kolektis spertojn en multaj bandoj, ekzemple en tiu de Papa Jack Laine aŭ tiuj de la fratoj Brunies. Finfine li aliĝis en 1916 al la ensemblo Johnny Stein's Dixie Jass Band fondita en Nov-Orleano. Ĉi tiu ensemblo ludis en 1916 kelktempon en kafejo New Schiller Café je Ĉikago. Post malfondado de la ensemblo LaRocca fondis kun Alcide Nunez kaj Eddie Edwards en Ĉikago la muzikistaron Original Dixieland Jass Band. Januaron de la jaro 1917 ĉi tiu bando ankaŭ ludis en Novjorko, kie ĝi jam februaron de la sama jaro verkis la unuan iam ajn publikigitan ĵazdiskon kun la titoloj Livery Stable Blues kaj Dixieland Jass Band One-Step. La bando vojaĝis al Britujo kaj ekzistis ĝis 1925, poste ĝi foje estis restarigita. Kromaj sonregistraĵoj devenas el la jaro 1936.

La graveco de LaRocca por la evoluo de frua ĵazo rezultas ankaŭ el tio, ke Louis Armstrong en 1936 tekstis en sia unua biografio „Swing That Music“: Kvar jarojn, antaŭ ol mi lernis trumpetludon, estis formita la unua menciinda ĵazorkestro en Nov-Orleano fare de kornetisto nome Dominick James LaRocca gebildet... La Creole Jazzband de King Oliver, kiun multaj ĵazfakuloj rigardis kiel origina ĵazbando, formiĝis nur en 1922. Kaj Louis Armstrong kaj ankaŭ Lil Hardin Armstrong raportis, ke la diskoj de "Original Dixieland Jass Band" instigis al laŭmuzikado. Registraĵoj de King Oliver el 1923 (ekz. Canal St. Blues) montras klarajn similecojn kun la versio de Nick LaRocca jam surdiskigita en 1921.

LaRocca ankaŭ validas kiel komponisto aŭ kunkomponisto de kelkaj fruaj ĵazaj normkantoj kiel ekz. Tiger Rag kaj Fidgety Feet.

Ekde la dua duono de la dudekaj jaroj post sia tempo kiel ĵazmuzikisto li aktivis kiel konstruentreprenisto en Nov-Orleano.

Eksteraj ligiloj redakti