Zootopia

animacia filmo de 2016 direktita de Byron Howard e Rich Moore
(Alidirektita el Nick Wilde)

Zootopia (prononcata esperante, aŭ en angla prononco laŭ sistemo IFA [zuːtˈo͡ʊpi͡ə], en pluraj aliaj lingvoj: Zootropolis) estas animacia filmo produktita de Walt Disney Animation Studios. Estas la 55-a animacia filmo de Disney.

Zootropolo
tridimensia filmo • longa movbilda filmo
Originala titolo Zootopia
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 4-a de marto 2016
Daŭro 108 minutoj
Ĝenro Animacio
Kameraado Nathan Warner, Brian Leach
Reĝisoro(j) Byron Howard • Rich Moore • Jared Bush
Produktisto(j) Clark Spencer
Scenaro Jared Bush • Phil Johnston • Byron Howard • Jared Bush • Josie Trinidad • Jim Reardon • Phil Johnston • Jennifer Lee • Dan Fogelman • Rich Moore
Filmita en Usono
Loko de rakonto Zootopia • Bunnyburrow
Muziko de Michael Giacchino
Ĉefrolantoj Ginnifer Goodwin
Jason Bateman
Shakira
Idris Elba (pliaj en la teksto)
Produktinta firmao Walt Disney Pictures
Walt Disney Animation Studios
Distribuo Walt Disney Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Longa Movbilda Filmo • Annie Award for Best Animated Feature
IMDb
vdr

Intrigo redakti

En mondo loĝata de antropomorfaj mamuloj, kie predantoj kaj predospecioj kunekzistas pace en harmonio, kuniklino Judi Hopps iĝas policisto en la urbego Zootopia. Ŝia polica vivo ne facilas kiel sola kuniklo inter precipe rinoceroj kaj elefantoj.

Ŝi komencas esplori misteron pri malaperinta lutro, sub la kondiĉo ke ŝi perdos sian postenon se ŝi ne sukcesos dum 48 horoj. Ŝi devas kunlabori kun la lerta fraŭdula vulpo Nick Wilde, kaj ili malkovras komploton multe pli grandan ol ili imagis.

Listo de voĉaktoroj en la origina, anglalingva versio redakti

  • Ginnifer Goodwin: Officer Judy Hopps
  • Jason Bateman: Nicholas P. "Nick" Wilde
  • Shakira: Gazelle
  • Idris Elba: Chief Bogo
  • J. K. Simmons: Leodore Lionheart
  • Nate Torrence: Officer Benjamin Clawhauser
  • Jenny Slate: Dawn Bellwether
  • Mark "Rhino" Smith: Officer McHorn
  • Tommy Chong: Yax
  • Octavia Spencer: Mrs. Otterton
  • Kristen Bell: Priscilla

Eksteraj ligiloj redakti