Nico Nico Douga

japana videoretejo

Nico Nico Douga (japane: ニコニコ動画 [niko niko doŭga]) estas ttt-ejo, videospektejo fondita la 12-an de decembro 2006. Sur tiu ttt-ejo la uzantoj povas spekti filmetojn, datumflue transportatajn al la komputilo de la spektanto, kaj alŝuti proprajn filmetojn. Fama eco de la retejo estas tio ke, malsimile al aliaj videoretejoj, anstataŭ aldoni komentojn kiuj videblas en listo sub la video, oni povas aldoni komenton dum oni spektas filmeton, kaj postaj spektantoj vidos ĝin veni trans la video en la sama sekundo en kiu tiu spektanto entajpis ĝin.

Nomo redakti

  • Famaj nomoj estas NicoNico, NicoDou.
  • En 2012, la prezidanto de Dwango, Niŝikaŭa Hirojuki konsentas kun la opinio de Kaŭakami Nobuo (fondinto de la kompanio Dwango) nomi la retejon "Nico Nico".
  • Niconico (prononcu: nikoniko) estas japana vorto, ĝi signifis rideto-n.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti