Nicolae Dărăscu [nikolaje dərəsku] (naskiĝinta la 18-an de februaro, 1883 - mortinta la 14-an de aŭgusto, 1959) estis rumana pentristo. Lin influis Impresionismo kaj Nov-impresionismo.

Nicolae Dărăscu
Persona informo
Naskonomo Nicolae Dărăscu
Naskiĝo 18-an de februaro 1883 (1883-02-18)
en Giurgiu
Morto 14-an de aŭgusto 1959 (1959-08-14) (76-jaraĝa)
en Bukareŝto
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Bucharest National University of Arts • Académie Julian
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta en Giurgiu, li studis pentradon ĉe la Akademio de Belartoj en Bukareŝto inter 1902 kaj 1906, en la klaso de George Demetrescu Mirea. Post diplomiĝo, al li estis aljuĝita stipendio de la Académie Julian en Parizo (en kiu, kiel admiranto de ĝiaj eks-studentoj Nicolae Grigorescu kaj Ştefan Luchian, li volis varbiĝi). Li studis kun Jean-Paul Laurens kaj unu jaron poste, en 1907 ĉe la École des Beaux-Arts kun Luc-Olivier Merson.

Li vojaĝis vaste kaj loĝis en la suda Francio (Toulon kaj Saint-Tropez, 1908), al Venecio (1909), en Rumanio (al Vlaici, Distrikto Olt, 1913, kaj en la Suda Dobroĝo - Balĉik, 1919). Li konservis konstantajn kontaktojn kun artistoj de aliaj Eŭropaj kulturoj, vizitinte ĉefajn artajn muzeojn kaj plivastiginte siajn horizontojn provi novajn formojn de artista esprimo. Malkiel multe da siaj samtempuloj, Dărăscu malofte pentris internojn aŭ senmovajn scenojn.

En 1917, kune kun la pentristoj Camil Ressu, Ştefan Dimitrescu, Iosif Iser, Marius Bunescu kaj la skulptistoj Dimitrie Paciurea, Cornel Medrea, Ion Jalea kaj Oscar Han, li fondis la asocion Arta Română en Iaşi.

Krom siaj artistaj klopodoj, Dărăscu estis profesoro ĉe la Akademio de Belartoj en Bukareŝto inter 1936 kaj 1950.