Nicolas Léonard Sadi Carnot

franca fizikisto, kreinto de la termodinamiko

Nicolas Léonard Sadi Carnot [karNO] naskiĝis la 1-an de junio 1796 en Parizo kaj mortis tie pro ĥolero la 24-an de aŭgusto 1832. Li estis fizikisto. Lia patro estis Lazare Carnot (1753-1823)[1], sciencisto, oficiro kaj politikisto; kaj nimis lin Sadi por la Persa poeto Sadio de Ŝirazo (Carnot, Sadi, Reflection on the Motive Power of Fire, Dover, 1960, p. xi), kaj li ĉiam estis vokata per tiu ĉi tria sia nomo.

Nicolas Léonard Sadi Carnot
Persona informo
Nicolas Léonard Sadi Carnot
Nicolas Leonard Sadi Carnot
Naskiĝo 1-an de junio 1796 (1796-06-01)
en Parizo
Morto 24-an de aŭgusto 1832 (1832-08-24) (36-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ĥolero vd
Tombo Cimetière ancien d'Ivry-sur-Seine vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Franca Politeknika LernejoKonservatorio Nacia de Artoj kaj MetiojLycée Condorcet • Lycée Charlemagne vd
Familio
Patro Lazare Nicolas Marguerite Carnot vd
Gefratoj Hippolyte Carnot vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo matematikisto • fizikisto • militinĝeniero • inĝeniero vd
Laborkampo termodinamiko vd
Doktoreca konsilisto Siméon-Denis Poisson vd
Verkado
Verkoj ciklo de Carnot ❦
Carnot's theorem vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia nevo Marie François Sadi Carnot (1837-1894)[2] estis la prezidento de Francio (1887-1894).

Carnot trovis kaj formulis la duan leĝon de termodinamiko kaj priskribis universalan modelon de varmomaŝino, t. e maŝino, kiu transformas varmo-energion en alian formon de energio, ekz. movo-energion (komparu ciklo de Carnot). Lia ĉefverko tiutema estas "Réflexions sur la puissance motrice du feu" (pensoj pri la mova povo de la fajro); ĝi aperis en 1824. En ĝi li demonstris, ke por la efikeco de varmo-maŝino gravas nur la temperaturoj komenca (enira) kaj fina (elira), sed ne iuj detaloj de la procezo.

La laboro de Carnot estis bazo por la laboroj de Benoît Paul Émile Clapeyron (1799-1864)[3], kiu donis al ĝi ekzaktan matematikan formon, kaj de Rudolf Clausius (1822-1888)[4], kiu kompletigis kaj perfektigis ĝin.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti