Nicolas Soulabail
Nicolas SOULABAİL estas franca artisto alinome InkOj. Li kreas freskojn, grafismojn. Li estas ankaŭ scenografisto.
Nicolas Soulabail | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | InkOj |
Nacieco | Franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | artisto |
Tiel li kovris murojn en kafejoj, restoracioj, entreprenoj. Li kutimas ankaŭ desegni sur trotuaroj.
Rilato al esperanto
redaktiDe 2003 li uzas artistonomon InkOj, do vorton en Esperanto.[1] Li klarigas ke li elektis tiun artistonomon por permesi al si imagi ĉion eblan. Li diras: "Esperanto estas la universala lingvo, kiel arto estas universala."[2]
Studenta periodo
redaktiLi lernis pri belartoj en Lorient inter 1996 kaj 1999.
De 1999 ĝis 2001 li estis studento pri interna arkitekturo en liceo Laplace en Caen.
Poste (2001-2003) li diplomiĝis ĉe ENSAAMA (france : École Nationale Supérieure des Arts Appliqués et des Métiers d’Art) en Parizo.
Gasto-artisto
redaktiEn 2010 li estis gasto-artisto pri daŭripova disvolviĝo ĉe altnivela lernejo (vidu en la franca lingvo Collège des Hautes Etudes de Développement durable).
Referencoj
redakti- ↑ Tamen "inko" estas ankaŭ anagramo de lia eknomo.
- ↑ 2021-05-09, retejo Paris-Normandie, franclingve: "L’espéranto, c’est la langue universelle, comme l’art est universel."