Nicolas Vanier
Nicolas Vanier (5-a de majo 1962 - ) estas franca aventuristo, kiu veturis 8.000 kilometrojn per hundosledo de la bajkala Irkutsk al Moskvo fine de 2005, komence de 2006. La sledon tiris 10 hundoj, ili veturis ĉiutage 80-100 km dum ĉ. kvar monatoj. En la lastaj tagoj, li devis almunti radojn, ĉar la printempa degeliĝo malhelpis la sledogliton.
Nicolas Vanier | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-an de majo 1962 (61-jaraĝa) en Dakaro, Senegalo | ||||
Lingvoj | araba • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Diane Vanier vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • filmreĝisoro • scenaristo • dogsled musher • aŭtosportisto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La viron akompanis helpa teamo kaj kameraistoj. Li planas libron pri la aventuro.