Nicolaus Adam Strungk

Nicolaus Adam Strungk (baptite 15-a de novembro 1640 en Brunsvigo; † 23-a de septembro 1700 en Dresdeno) estis germana komponisto de la baroko.

Nicolaus Adam Strungk
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1640 (1640-11-15)
en Brunsvigo
Morto 23-an de septembro 1700 (1700-09-23) (59-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Brunsvigo-WolfenbüttelGermanio
Alma mater Universitato de Helmstedt
Subskribo Nicolaus Adam Strungk
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr

Vivo redakti

 
Manuskripto de la Laudate Pueri

Nicolaus Adam Strungk estis la filo de Delphin Strungk. Nicolaus Adam, kiu jam de sia patro ricevis orgeninstruon, studis ĉe la universitato de Helmstedt. Poste li lernis ĝis 1660 violonludadon ĉe Nathanael Schnittelbach. Kiel violonisto Strungk koncertis antaŭ la duko de Wolfenbüttel samkiel antaŭ imperiestro Leopoldo la 1-a en Vieno kiel violonisto kaj klavaristo. En 1665 li ekdeĵoris kiel ĉambromuzikisto ĉe Johann Friedrich en Hanovro.

En 1679 Strungk iĝis direktoro de la hamburga urba muzikensemblo. En 1688 li sukcedis Christian Ritter kiel vickapelestro kaj ĉambrorgenisto en Dresdeno. En 1693 li transprenis la sukcedon de Christoph Bernhard kiel kortegokapelestro. Tiun ĉi postenon li forlasis en 1696, por finfine iĝi direktoro de la opero en Lepsiko. Strungk, kiu dum sia tuta vivo suferis financajn malfacilaĵojn, mortis kelkajn jarojn poste „pro akuta febro“.

Verkaro redakti

Strungk komponis por Hamburgo kaj Lepsiko plurajn operojn. Je instrumentmuzikaĵoj li postlasis antaŭ ĉio klavarverkojn. Plue konserviĝis kelkaj sakralaj kantatoj. Operoj:

  • Der glückselig steigende Sejanus (1678)
  • Der unglückselig fallende Sejanus (1678)
  • Die liebreiche, durch Tugend und Schönheit erhöhte Esther (1680)
  • David oder der königliche Sclave (1680)
  • Die drei Töchter Cekrops (1680)
  • Theseus (1683)
  • Semiramis (1683)
  • Florette (1683)
  • Alceste (1693)

Literaturo redakti

  • W. Wolffheim, Nicolaus Adam Strungk. Sein Leben u. seine Werke. Dissertation, München 1913, Freiburg im Breisgau 1915.

Eksteraj ligiloj redakti