Nicole Seibert, naskiĝis kiel Nicole Hohloch, artistonomo: Nicole (Saarbrücken, 25-an de oktobro 1964) estas germana kantistino. Antaŭ ĉio ŝi estas konata pro la kanto Ein bißchen Frieden (Iom da paco), per kiu ŝi en 1982 gajnis dum la Eŭrovido-Kantokonkurso.

Nicole Hohloch
Persona informo
Naskonomo Nicole Hohloch
Aliaj nomoj Nicole
Naskiĝo 25-an de oktobro 1964 (1964-10-25) (59-jaraĝa)
en Sarbruko
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo kantisto • diskografa artisto • komponisto • DJ producer
TTT
Retejo http://www.nicole-4-u.de/
vdr
Nicole Hohloch 2008
Nicole Hohloch 2010

Nicole, jam dum sia lerneja tempo, okulfrapis per regula kantado je lernejo- kaj entreprenofestoj. En 1980 ŝi estis malkovrita, dum serĉado de talentuloj, kaj akiris disko-kontrakton. En 1981 ŝi havis en Germanio la unuan furorkanton per la kanto Flieg nicht so hoch, mein kleiner Freund (Ne flugu tiel alta, mia eta amiko).

Je la 24-a de aprilo 1982 ŝi gajnis, kiel unua germana kantisto, la Eŭrovido-Kantokonkurson. La disko aperis en sep lingvoj, kaj oni vendis en Eŭropo pli ol 4 milionojn de ĝi.

En 1984 Nicole edziniĝis al Winfried Seibert kun kiu ŝi havas filinon Marie Claire.

Diskaro redakti

Albumoj redakti

Kanto Jaro Dato
Ein bißchen Frieden 1982
So viele Lieder sind in mir 1983 05-11-1983

Unuopaĵoj redakti

Kanto Jaro Dato
Ein bißchen Frieden 1982 08-05-1982
Meine kleine Freiheit 1982 07-08-1982
Papillon 1982 16-10-1982
Ik hou toch van jou 1983 12-03-1983
Als de bloemen huilen konden 1983 08-10-1983
Duizend liedjes 1984 03-03-1984

Eksteraj ligiloj redakti