Nicole Scherzinger

usona kantisto

Nicole Elikolani Prescovia SCHERZINGER [ŝercinger] (29-an de junio 1978 en Honolulu, Havajo) estas usona kantistino, dancistino, aktorino. Ŝi venas de rusaj, havajaj, filipinaj prauloj. Ŝi estas membro en la danca kaj muzika grupo The Pussycat Dolls. La nomo Scherzinger [ŝercinger] venas de la dua edzo de ŝia patrino.

Nicole Scherzinger
Persona informo
Naskonomo Nicole Prascovia Elikolani Valiente
Naskiĝo 29-an de junio 1978 (1978-06-29) (45-jaraĝa)
en Honoluluo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Wright State University • duPont Manual High School • Youth Performing Arts School vd
Subskribo Nicole Scherzinger
Familio
Amkunulo Thom Evans • Lewis Hamilton • Nick Cannon • Harry Styles vd
Profesio
Okupo aktorokantistodancistomuzikistokomponistomuzikproduktistomodelokantoverkisto • filmaktoro • televida aktoro • kantaŭtoropianisto • mododezajnisto • voĉaktoro vd
Aktiva en Los-Anĝeleso vd
Aktiva dum 2000– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi aperis ĝis nun (2007) en la filmoj Chasing Papi kaj Love Don't Cost a Thing.

Nicole Scherzinger, decembro 2006

Vivo redakti

Ŝi aktorludis dum la lernejaj jaroj, lukris iomete kiel modelo. Kiam rokbando de Travis Meeks Days of the New serĉis kantistinon, ŝi mallongtempe kunlaboris, sed poste ekstudis en universitato. La kunlaboritajn demoalbumojn aŭskultis produktisto Scott Litt kaj invitis ŝin al Los Angeles, por verkis duan albumon kun la bando.

Ŝi iĝis en 2001 - danke al talent-serĉa programo - membro de la elstara bando Eden's Crush, kun kiuj ŝi faris la sukcesan debutan albumon Popstars kaj poste turneis kun 'N Sync kaj Jessica Simpson. La grupo Eden's Crush disvolviĝis baldaŭ kaj en 2002 dediĉis Scherzinger laboron por sia solokariero.

Ŝi aliĝis en 2003 al The Pussycat Dolls, kiu serĉis gvid-kantistinon. Post la sukcesa albumo PCD kaj monda turneo, laboras la bando pri la dua albumo.

Solokariero redakti

Ŝi laboris por sia soloalbumo kun i.a. Timbaland, Akon, Sean Garrett. Ŝia soloalbumo Her Name Is Nicole aperis en 2007