Niels Henrik Abel

norvega matematikisto
Ĉi tiu artikolo temas pri matematikisto. Por tipo de grupo (abela aŭ komuta) rigardu la paĝon Komuta grupo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Abelo (apartigilo).

Niels Henrik Abel [Abel] (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1802 en Finnøy (Norvegio), mortis la 6-an de aprilo 1829 en Froland (Norvegio)) estis norvega matematikisto.

Niels Henrik Abel
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1802 (1802-08-05)
en Nedstrand
Morto 6-an de aprilo 1829 (1829-04-06) (26-jaraĝa)
en Froland
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj norvegafranca
Loĝloko Universitato de Francio
Ŝtataneco Norvegio
Alma mater Universitato de Francio • Osla Katedrala Lernejo
Subskribo Niels Henrik Abel
Familio
Patro Søren Georg Abel
Edz(in)o
Amkunulo Christine Kemp
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
Verkoj dunomialo-teoremo de Abel
komuta grupo
Abel elliptic functions
teoremo de Abel
vdr

Abel faris gravajn kontribuojn al la teorioj de elipsaj funkcioj kaj de grupoj. Laŭ li oni nomas grupon, kiu plenumas la komutecon, "abela". En 1824 li pruvis, ke la solvojn de ĝeneralaj polinomoj kvina-gradaj ne eblas kalkuli aŭ esprimi per algebra formulo.

Abel mortis, eĉ ne 27-jara, pro pulma tuberkulozo. Honore al li la norvega registaro je lia 200-a naskiĝtagreveno en 2002 fondis sciencan premion, la Abel-Premion, ĉiujare donatan al meritplena matematikisto.