Nieszawa

urbo en nuntempa Pollando

Nieszawa (pole, prononco "NieŜAŭa"; germana nomo Nessau) estas urbo en Kujavio-Pomerio en norda-centra Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Nieszawa en distrikto Aleksandrowski.

Nieszawa

Blazono

Blazono
urba municipo de Pollando
Nieszawa (Pollando)
Nieszawa (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Nieszawy
Provinco Kujavio-Pomerio
Distrikto Distrikto Aleksandrowski
Komunumo Komunumo Nieszawa
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Koordinatoj 52° 50′ N, 18° 54′ O (mapo)52.83666666666718.901388888889Koordinatoj: 52° 50′ N, 18° 54′ O (mapo)
Areo 9,85 km²
Loĝantaro 2047 (en 2004)
Loĝdenso 207,8 loĝ./km²
Poŝtkodo 87-730
Telefona antaŭkodo 54
Aŭtokodo CAL
TERYT 6040601031
Estro Andrzej Nawrocki
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. 3-go Maja 2
Poŝtkodo de estraro 87-730
Telefono de estraro 54 283-81-26
Fakso de estraro 54 283-81-22
vdr
Pramo en Nieszawa

Laŭ la stato de la 30-a de junio 2004, la urbo havis ekzakte 2047 loĝantojn.

Historio redakti

Unua mencio pri Nieszawa devenas de 1230, kiam pola mazovia princo donacis la setlejon al la Ordeno de germanaj kavaliroj.

Dum la jaro 1422 la regioneto mallongtempe havis internacian signifon, kiam post intertraktadoj la Ordeno de germanaj kavaliroj, kiu post 1226 en Orienta Prusio, Livonio (hodiaŭa Latvio), partoj de Estonio kaj norda Pollando estis konkerinta grandan regnon, surbaze de la Paco de Melno devis transdoni interalie tiun komunumon al la reĝlando Pollando.

Dua mondmilito redakti

Dum la germana invado en Pollando la 2-an de oktobro 1939 germana polico malliberigis 15 pastrojn el la regiono, dum okupado la 27-an de oktobro germanaj regopovoj fermis monaĥejon de franciskanoj.

La urbo estis liberigita de la germana okupado la 21/22 de januaro 1945. Restintaj surloke germandevenaj personoj estis enprizonigitaj en estinta doganejo. Nokte de la 8-a ĝis la 9-a de aprilo 1945 ĉ. 15 arestitoj estis mortigitaj. Kaŭzintoj de la murdo estis lokaj milicanoj kaj funkciuloj de stalinisma Distrikta Sekur-Oficejo de Aleksandrów Kujawski. Inter la vikimoj estis civiluloj: viroj, virinoj kaj infanoj.

Eksteraj ligiloj redakti