Nietzsche kontraŭ Wagner

verko de Frederiko Niĉeo

Nietzsche kontraŭ Wagner estas la lasta traktaĵo de Friedrich Nietzsche, kiun li surpaperigis fine de 1888, antaŭ ol li kolapsis la 3-an de januaro 1889 en Torino.

Nietzsche kontraŭ Wagner
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Friedrich Wilhelm Nietzsche
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1889
Ĝenro filozofioeseo
vdr
Richard Wagner proksimume 1864
Nietzsche kiel artileriisto en 1868

Jam monatojn antaue li estis verkinta tie plurajn traktaĵojn, en kiuj interalie temis pri lia rilato al Richard Wagner: La kazo Wagner, Krepusko de la idoloj aŭ Kiel oni filozofias per la martelo kaj Ecce Homo. Per ĉi tiu selekto da pli malpli priverkitaj tekstoj Nietzsche, aŭtoro de La naskiĝo de la tragedio el la spirito de la muziko, volis senfortigi la riproĉon, ke li nur per La kazo Wagner ŝanĝiĝis de fervora adoranto al fanatika kontraŭulo de la komponisto.[1]

Tial li kompilis „aktaĵojn“ de pli fruaj traktaĵoj - ekzemple el Homeca, trohomeca -, kiuj dokumentu, ke li jam en 1876, dum la unua festivalo de Bayreuth, por si adiaŭis de Wagner. La dubon de la ankoraŭ juna verkisto Nietzsche pri la afero de Wagner la esploro klare konfirmis helpe de pli fruaj traktaĵoj kaj skizoj.

Referencoj redakti

  1. Nietzsche contra Wagner, en: Nietzsche-Handbuch, Leben – Werk – Wirkung, Metzler, Stuttgart, Vajmaro 2000, eldonita de Henning Ottmann, p. 129

Eksteraj ligiloj redakti

  • Vorwort an Richard Wagner (1871), en: Die Geburt der Tragödie, kritika kompleta eldono, eldonita de Giorgio Colli und Mazzino Montinari, Berlino/Novjorko, Walter de Gruyter, 1967 E-Text en la reto
  • Richard Wagner in Bayreuth (1876) = Unzeitgemässe Betrachtungen, Viertes Stück en la reto
  • Der Fall Wagner (1888) en la reto
  • Nietzsche contra Wagner (1888) en la reto