Nigel Paul FARAGE (naskiĝis la 3-an de aprilo 1964 en Farnborough) estas brita politikisto kaj prezidanto de la partio UKIP. Li estas ekde 1999 membro de la Eŭropa Parlamento, en kiu li estas unu el la du prezidantoj de la eŭroposkepta frakcio Eŭropo de Libereco kaj Rekta Demokratio.

Nigel Farage
Persona informo
Nigel Paul Farage
Naskonomo Nigel Paul Farage
Naskiĝo 3-an de aprilo 1964 (1964-04-03) (60-jaraĝa)
en Downe, Anglio,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Religio Eklezio de AnglioAnglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Dulwich College vd
Partio Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta ReĝlandoKonservativa Partio • Brexit Party vd
Familio
Edz(in)o Kirsten Farage vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo politikisto • aŭtobiografo • Commodity broker • proparolanto • broadcaster vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Politika biografio redakti

Farage jam junaĝe aliĝis al la brita Konservativa Partio, sed forlasis ĝin, kiam la konservativa registaro de John Major en 1992 subskribis la Maastricht-an traktaton. Farage estis en 1993 unu el la fondintaj membroj de la UK Independence Party (UKIP), kiu celas forlason de Britio el la Eŭropa Unio.

Dum la eŭropaj elektoj de 1999, Farage iĝis elektita al membro de la Eŭropa Parlamento, same en 2004, dum kiu la UKIP povis plibonigi sian rezulton de tri al dek parlamentaj reprezentantoj. Farage iĝis la prezidanto de frakcio Ind/Dem en 2006 kaj ankaŭ prezidanto de sia Partio. Ĉe la eŭropaj elektoj de 2009, Farage estis reelektita kaj transprenis kun Francesco Speroni la prezidantecon en frakcio Eŭropo de Libereco kaj Rekta Demokratio (EFD), posteulon de Ind/Dem-frakcio.

La 24-an de februaro 2010, post alparolo de Herman Van Rompuy, Farage ofendis Van Rompuy-on per la deklaro ke Van Rompuy havas la karismon de humida ĉifono kaj la aspekton de malaltranga bankskribisto.

Familio redakti

Farage edziĝis dufoje, lia dua edzino estas la germana Kirsten Mehr (ekde 1999), kun kiu li havas du infanojn. Krom ili, li havas du pliajn infanojn el la unua geedzeco.