La Nigra ŝterno, Chlidonias niger, estas eta ŝterno, tio estas birdo de la familio de Ŝternedoj, ĝenerale troviĝanta en aŭ ĉe internaj akvoj en Eŭropo kaj Norda Ameriko. Kiel la nomo supozigas, ĝi havas ĉefe malhelan plumaron.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra ŝterno


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Chlidonias Chlidonias
Specio: Nigra ŝterno 'Chlidonias hybridus'
Carolus Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Plenkreskuloj estas 22–25 cm longaj, kun enverguro de 61–68 cm kaj pezo de 50-75 g kaj mezaveraĝe 62 g, kaj la ununura ŝterno kun malhela plumaro en reprodukta sezono, escepte la subvoston. Ili havas mallongajn malhelajn aŭ malhelruĝajn krurojn kaj longan, maldikan kaj nigran bekon, kiu mezuras 27–28 mm, preskaŭ tiom longa kiom la kapo. La beko estas pintakra kaj ŝajnas iomete subenkurvita pinte. Reproduktuloj havas malhelgrizajn suprajn partojn kaj nigrajn kapon, kolon kaj subajn partojn ĝis la subvosto, kiu estas blanka, kaj escepte la subflugiloj kiuj estas helgrizaj en antaŭ duono kaj pli malhelaj en la dua duono. La okulo estas malhelbruna, sed apenaŭ diferenciĝas en la nigra plumaro. La flugiloj estas longaj kaj pintaj, supre pli malhelaj en pintoduono (stare montras heleggrizan makuleton aŭ parton ĉe ŝultre) kaj havas mallarĝegan blankan bordon antaŭe. La vosto estas nur iome forkoforma.

Nereproduktuloj havas malhelgrizan dorson, nigran nukon kaj blankaj frunto, vizaĝo, kolo kaj subaj partoj (escepte etan nigran makulon surŝultre), el kiuj nur la flugiloj estas iom helgrizaj, iomete pli malhelaj ĉe la malantaŭa duono kaj pli malhela ĉepinte kiel somere. La vosto estas helgriza supre kaj blanka sube. Estas intermeza ŝanĝanta plumaro kie grizo anstataŭas someran nigron..

La nordamerika raso, C. n. surinamensis, diferenciĝas el la eŭropa formo en ĉiu plumaro, kaj estas foje konsiderata kiel aparta specio.

Subspecioj redakti

  • C. n. niger
    (Eŭrazia Nigra ŝterno)
  • C. n. surinamensis
    (Nordamerika Nigra ŝterno)

Disvastiĝo kaj medio redakti

La reprodukta medio estas nesalaj marĉoj tra plej granda parto de Kanado (sude kaj centre), kaj de norda Usono kaj granda parto de Eŭropo, pli precize el izolitaj lokoj en suda Hispanio kaj Francio, tra centra (Danio) al orienta Eŭropo, Pollando, Hungario, la Danubo, Rusio kaj ĝis okcidenta Azio (Centra Azio).

Temas pri migranta birdo, kiu reproduktiĝas interne, sed vintras marborde kaj sude; intermeze ĝi uzas ambaŭ mediojn. Nordamerikaj birdoj de la Nigra ŝterno migras vintre al marbordoj de norda Suda Ameriko (el centra Meksiko ĝis plej norda Peruo kaj el Panamo ĝis plej norda Brazilo), kelkaj al malferma oceano. Malnovmondaj birdoj vintras en marbordoj de la tuta Afriko, okcidente el Okcidenta Saharo ĝis Namibio.

Kutimoj redakti

 
Chlidonias niger niger - MHNT

La Nigra ŝterno realigas parigadan ceremonion kiu inkludas flugojn kaj flugon enhavante fiŝon la masklo por allogi la inon. Ili kutime nestas en etaj kolonioj ĉu sur flosanta materialo en marĉoj ĉu engrunde tre proksime de akvo, kie la ino demetas 2-4 helbrunajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum 3 semajnoj. La idoj elnestiĝas post 2 semajnoj sed restas proksime preskaŭ unu monato kaj zorgitaj de la gepatroj. La gepatroj defendas agreseme la nestolokojn kaj idojn. La specio atingas la seksan maturecon je la dua jaro.

Malkiel la "blankaj" ŝternoj de la genro Sterna, tiu ĉi specio ne plonĝas por manĝado, sed superflugas la akvosurfacon kaj plukas dume insektojn (ĉefe akvajn), larvojn, amfibiojn (ranidojn), hirudojn kaj fiŝojn (ĉefe vintre). Estas silentema specio kiu flugas malrapide kaj ŝajnsengarde.

Ili vivas ĝis 16 jarojn. Temas pri sociaj birdoj kiuj nestas kolonie kaj migras en grandaj aroj.

Konservado redakti

La tutmonda loĝantaro de la Nigra ŝterno malpliiĝis lastatempe pro perdiĝo de medio ĉefe pro sekigo por terkulturado kaj turismo kaj pro poluado. Eŭropa loĝantaro povas esti ĉirkaŭ 42-51,000 reproduktaj paroj (ĉefe en oriento).

Provincia Parko Point Pele en Kanado enhavas multnombran loĝantaron de Nigra ŝterno. Multaj ŝternoj povas agi protekteme pri sia idaro, pro tio vizitantoj povas troviĝi evitante atakantajn ŝternojn dum printempaj vizitoj al la parko. Indikiloj avertas pri tio.

La Nigra ŝterno estas specio protektita de la Traktato por la konservado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA en la angla).

Referencoj redakti

Forbush, E.H and May, J.B. 1955. A Natural History of American Birds of Eastern and Central Notrh America. Commonwealth of Massachusetts, U.S.A.

Eksteraj ligiloj redakti