Nigra Printempo

serio de arestoj kontraŭ opozicianoj de la regado de Fidel Castro okazintaj en la printempo de 2003

La Nigra Printempo de Kubo (hispane: Primavera Negra de Cuba) estas la nomo kiun ricevis la serio de arestoj kontraŭ opozicianoj de la regado de Fidel Castro okazintaj en la printempo de 2003. La grupo ankaŭ estas konata de la disidentoj kiel grupo de la 75 malliberigitoj kondamnitaj en la nigra printempo de 2003.

Partoprenantoj en Manifestacio antaŭ la Ambasadejo de Kubo en Madrido (2010) por la liberigado de la disidentoj de la Nigra Printempo tenante afiŝojn kun iliaj nomoj.

En tiu jaro, dum regado de Fidel Castro, estis arestitaj multaj disidentoj inter kiuj troviĝis kuracistoj[1], sendependaj bibliotekistoj, aktivistoj por la demokratio kaj la homaj rajtoj, kaj ĵurnalistoj,[2] kiuj estis submetitaj al urĝaj juĝoj.[3]

La aplikitaj kondamnoj al ĉi tiuj procezoj baziĝis sur la Leĝo N-ro.88 pri la Protekto de la nacia sendependeco kaj la ekonomio de Kubo,[4] pli konata inter la disidentoj kiel Leĝo Buŝoŝtopilo. La arestitoj estis akuzitaj je agado kontraŭ la nacia protektado de la nacia sendependeco kaj ekonomio de Kubo kaj je agoj kontraŭ la sendependeco kaj stabileco de la teritorio.

La registaroj de la Eŭropa Unio, la papo Johano Paŭlo la 2-a, organizoj defendantoj de la homaj rajtoj, kiel Human Rights Watch, Raportistoj sen limojAmnestio Internacia kaj intelektuloj kaj artistoj kondamnis tiujn arestojn.

Ĉi tiu agado, laŭ la Blankevestitaj Damoj estis la respondo de la ŝtato al la akceliĝo kaj kresko de la opozicio en la insulo, kiel la sendependa revuo De Cuba kiun lanĉis Raúl Rivero kaj Ricardo González aŭ la projekto je politika reformo konata kiel Projekto Varela.

En la lastaj tri jaroj, dum regado de la nova prezidanto, Raúl Castro, kaj per interveno kaj perado de la Romkatolika Eklezio de Kubo kaj la registaro de Hispanio, ĉiuj malliberigitoj de la Nigra Printempo estis liberigitaj kaj akceptitaj en Usono kaj Hispanio. Opozicianoj diras ke la malliberigitoj estis devigitaj forlasi la landon kiel kondiĉo por la liberigado[5]. La organizo Blankevestitaj Damoj estiĝis inter inoj kies familianoj troviĝis en la grupo de la 75 enkarcerigitoj por postuli la liberecon.[6]

Referencoj redakti