Nigra aglo (birdo)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nigra aglo.

La Nigra agloMalaja aglo laŭ la latina scienca nomo (Ictinaetus malayensis) estas rabobirdo. Kiel ĉiuj agloj, ĝi estas de la familio de Akcipitredoj, kaj estas la ununura membro de la genro Ictinaetus. Ili ŝvebas super arbaroj en la montetaj regionoj de tropika Azio kaj ĉasas mamulojn kaj birdojn, ĉefe el ties nestoj. Ili estas facile identigataj pro siaj amplekse malfermaj kaj longaj unuarangaj "fingroj", la karaktera konturo, malalta flugmaniero kaj flavaj vaksaĵoj kaj kruroj kiuj kontrastas kun sia malhela plumaro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra aglo
Nigra aglo
Nigra aglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Cirkuenoj Circinae
Genro: Ictinaetus
Specio: I. malayensis
Ictinaetus malayensis
(Blyth, 1822)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Flugante

Distribuado redakti

La Nigra aglo reproduktiĝas en tropika Azio. La raso perniger (Hodgson, 1836) troviĝas en la montodeklivoj de Himalajo okcidenten tra Nepalo al nordorienta Murree en la arbaroj de Orientaj kaj Okcidentaj Ghatoj en duoninsula Barato kaj Srilanko.[1][2][3] Tiu specio etendiĝas ankaŭ al teritorio de Aravalli de nordokcidenta Barato.[4] La nomiga raso malayensis (Temminck, 1822) troviĝas en Birmo, suda Ĉinio (Junano, Fujiano) kaj Tajvano, kaj en la Malaja Duoninsulo. Ĝi estas ĝenerale specio de loĝantaj birdoj kaj oni ne observis migradon.[5]

En studo de suda Barato, oni trovis, ke ili preferas arbarojn kun bona arbara kovra kanopeo kaj ke forestas el areoj kie kovro estis malpli da 50 %.[6]

Identigo redakti

 
Flugokonturo montranta mallarĝecon ĉe la bazo de flugiloj

La Nigra aglo estas granda rabobirdoj ĉirkaŭ 70–80 cm longa. Plenkreskulo havas tutnigran plumaron (pli malhelegbruna deproksime), kun flavaj bekobazo (vaksaĵoj) kaj piedoj. La beko estas helgriza komence kaj malhelgriza pinte. La flugiloj estas longaj kaj “fingrecaj” je la plej internaj unuarangaj kio havigas distingan aspekton. La vosto montras svagan striecon kaj la supraj vostokovriloj estas pli palaj. Dumripoze la flugilpintoj atingas aŭ preterpasas la vostopintojn. La flugiloj estas laŭ neprofunda V dumfluge. Vidata en varmaj posttagmezoj, traserĉante inter la arbopintoj rabotan neston, tiu birdo estas facile identigata pro ties tutnigra koloro, grando kaj 'karaktera' malalta flugmaniero, foje ĝuste super la kanopeo.[7]

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas sablokolorajn kapon, subajn partojn kaj subflugilajn kovrilojn.

La flugilformo helpas distingi tiun specion el la malhela formo de la Kresta nizeto, (Spizaetus cirrhatus). La tarsoj estas tute plumokovrataj kaj la fingroj estas relative fortikaj kaj mallongaj kun longaj ungoj kiuj estas malpli kurbaj ol tiuj de aliaj rabobirdoj.[8]

Kutimaro redakti

La Nigra aglo manĝas mamulojn, birdojn kaj ovojn. Ĝi estas granda nestopredanto kaj oni konas ĝin pro sia malalta flugmaniero ĝuste super la kanopeo.[7] Pro la kapablo de tiu aglo resti altege dum longaj periodoj danke al minimuma peno, la Lepĉoj de la barata Darĝilinga Distrikto priskribis ĝin kiel birdo kiu neniam ripozas.[9] La kurbaj ungoj kaj ampleksa buŝmalfermo permesas ĝin rabi birdovojn el nestoj.[10] Kun la Hirundovosta milvo ili kunhavas la unikan kutimon forporti enteran neston kun idoj al manĝeja ripozejo.[11] Sciuroj, makakoj kaj multaj specioj de birdoj elsendas alarmalvokojn kiam tiuj agloj estas vidataj ŝvebantaj super la kanopeo. La Ratufo giganta elstaras kiel ĉefa predo de tiu specio[12] kaj ankaŭ junuloj de la Ĉapa makako povas fali kiel predo de tiu aglo.[13]

La pariĝada ceremonia flugaro inkludas falojn per fermitaj flugiloj kun reascendoj laŭ formoj de U en vertikala maniero.[7] Ili konstruas platforman neston, 3 al 4 futojn larĝa, en alta arbo super vala deklivo. La ino demetas 1 aŭ 2 blankajn ovojn kun brunaj aŭ violecaj makuloj dum la reprodukta sezono inter januaro kaj aprilo.[14][15][16] La nestoloko povas esti reuzata jaron post jaro.[8]

Referencoj redakti

  1. Prater,SH (1940). “The Indian Black Eagle (Ictinaetus malayanus perniger Hodgs.) in Salsette”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 41 (4), p. 899. 
  2. Rao,VUS (1968). “The Black Eagle Ictinaetus malayensis perniger within Bombay limits”, Newsletter for Birdwatchers 8 (12), p. 6–7. 
  3. Burgess,HE (1937). “Eagles on the Nilgiris”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 39 (2), p. 399–403. 
  4. Dharmakumarsinhji,KS (1985). “The Black Eagle Ictinaetus malayensis Temm. at Sawai Madhopur, (Rajasthan)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 82 (3), p. 655. 
  5. Tordoff, AW (2002). “Raptor migration at Hoang Lien Nature Reserve, northern Vietnam”, Forktail (PDF) 18, p. 45–48.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-10. Alirita 2011-09-10.
  6. Thiollay, Jean-Marc (1993). “Response of a Raptor Community to Shrinking Area and Degradation of Tropical Rain Forest in the South Western Ghats (India)”, Ecography 16 (2), p. 97–110. doi:10.1111/j.1600-0587.1993.tb00062.x. 
  7. 7,0 7,1 7,2 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Vol. 2.. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 104.
  8. 8,0 8,1 Ali S & SD Ripley. (1978) Handbook of the birds of India and Pakistan, 2‑a eldono 1, Oxford University Press, p. 283–285.
  9. Swann, H. Kirke, edited by Alexander Wetmore.. (1924-1945) A Monograph of the Birds of Prey (Order Accipitres), Part XI.. Wheldon & Wesley, London, p. 93.
  10. Nijman, V (2004). “Seasonal variation in naturally occurring mobbing behaviour of drongos (Dicruridae) towards two avian predators”, Ethology Ecology & Evolution (PDF) 16, p. 25–32. doi:10.1080/08927014.2004.9522651.  Arkivigite je 2011-10-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-01. Alirita 2011-09-10.
  11. Coulson, Jennifer O. (2001). “Swallow-tailed Kites Carry Passerine Nests Containing Nestlings to Their Own Nests”, The Wilson Bulletin 113 (3), p. 340–342. doi:[[doi:10.1676%2F0043-5643%282001%29113%5B0340%3ASTKCPN%5D2.0.CO%3B2|10.1676/0043-5643(2001)113[0340:STKCPN]2.0.CO;2]]. 
  12. Borges,Renee (1986). “Predation attempt by Black Eagle (Ictinaetus malayensis perniger) on Indian Giant Squirrel (Ratufa indica elphinstonii)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 83, p. 203. 
  13. Ali, Rauf (1986). “Feeding ecology of the Bonnet Macaque at the Mundanthurai Sanctuary, Tamil Nadu”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 83 (1), p. 98–110. 
  14. Buchanan,Kenneth (1899). “Nesting of the Black Eagle”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 12 (4), p. 776–777. 
  15. Daly,W Mahon (1899). “Nesting of the Black Eagle”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 12 (3), p. 589. 
  16. Baker,ECS (1918). “Notes on the nidification of some Indian Falconidae. III. the genera Ictinaetus and Microhierax”, Ibis 60 (1), p. 51–68. doi:10.1111/j.1474-919X.1918.tb00770.x. 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti