La Nigra foceno (Neophocaena phocaenoides) el la ordo de cetacoj kaj familio de fokenedoj vivas en la marbordoj de Ĉinio kaj ĝiaj riveroj Jangzi (Lago Dongting) kaj Ŝjangĝjang, kaj ankaŭ en la Bonespera Kabo de la suda parto de Afriko, en Hindia Oceano, Hindio, Pakistano, la Insularo de Indonezio, marbordoj de Japanio kaj Koreio. Ĝia korpo estas malhelgriza aŭ nigra. La kapo estas ronda, muzelo mallonga kaj larĝa, okuloj malgrandaj. Ĝi, sen dorsa naĝilo, tamen havas grandajn naĝilojn ventran kaj brustan, falĉil-formajn. Ambaŭ vostnaĝiloj sin tenas horizontale. Ĝia korpo estas é. 1,5 metrojn long;4, maksimume 1,9 metrojn kaj ĉ. 220 kg. peza.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra foceno
nigra foceno Neophocaena phocaenoides
nigra foceno Neophocaena phocaenoides

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Ordo: Cetacoj Cetaceae
Subordo: Dentcetacoj Odondoceti
Familio: Fokenedoj Phocoenidae
Genro: Neophocaena
Specio: N. phoconoides
Neophocaena phoconoides
(G. Cuvier, 1829)
Konserva statuso
text
Vivareo de nigra foceno
Vivareo de nigra foceno
Vivareo de nigra foceno
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nigraj focenoj sin trovas en la tropika kaj subtropika maroj, ĉe la marbordaj havenoj kaj golfoj. Iam ili naĝas de riverbuŝo supren en la riveron. En Ĉinio ili povas kontraŭflue naĝi 1 600 km. supren en Jangzi-riveron. Ĝenerale ili moviĝas unuope, duope aŭ la bestino agas kune kun siaj idoj. Sed en printempo, t.e. en ilia fekundiga tempo, videblas granda grupo.el dekoj da ili. En la norda parto de Ĉinio ili ofte venas al la marbordoj kune kun tiŝaroj. Ili, malrapidmovaj, ŝatas naĝi ĉirkaŭ ŝipoj, tial ĉasi ilin estas facile. Ili manĝas ĉefe diversspecajn fiŝojn, salikokojn, sepiojn kaj ankaŭ krustulojn kaj aliajn akvajn bestojn. Ili povas resti sub akvo 8-9 minutojn, tamen ĝenerale post ĉiu minuto ili devas spiri.

La focenino naskas oktobre, ĉiufoje unu idon. La tavolo de subhaŭta graso de foceno estas dika. Ĝi konsistigas 23-36% de la tuta korpa pezo, kaj la oledona procento povas atingi 70-80. Ilia graso povas esti prilaborita en industrian oleon kaj altklasan ŝmirgrasort. Estas utiligeblaj iliaj graso, karno, haŭto kaj osto. En Ĉinio iii estas protektataj animaloj duaklasaj, tamen ili ankoraŭ ne estas listigitaj en la ruĝan libron de la mondaj protektataj animaloj.