La nigra gibono (Hylobates concolor) el la ordo de primatoj kaj familio de gibonoj troviĝas en Junnan kaj Hajnan-insulo de Ĉinio. Ĝi estas la plej malgranda el la homoideoj. Ĝi similas al homedo, sed ĝiaj antaŭaj membroj estas pli longaj ol la postaj. Kiam ĝi staras sur la postaj kruroj, ĝiaj manoj preskaŭ tuŝas la teron. La gibono ne havas vangpoŝojn kaj ĝia vosto estas jam degenerinta. Ĝia korpo longas ĉ. 50 centimetrojn kaj pezas 7-8 kilogramojn. La juna gibono portas brunnigrajn harojn, la plenaĝa virgibono nigrajn kaj la plenaĝa gibonino brunflavajn aŭ brungrizajn. Sur ĝia verto kreskas nigraj haroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra gibono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Superfamilio: Homoideoj Hominoidea
Familio: Gibonoj Hylobatidae
Genro: Nomascus
Specio: N. concolor
Nomascus concolor
(Harlan, 1826)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nigraj gibonoj vivas en vastaj tropikaj praarbaroj kaj moviĝas rapide kaj lerte. Sur branĉoj inter arboj ili saltas tiel rapide kiel birdo flugas en aero. Per unu facila eksalto ili povas transpasi pli ol 3 metrojn, iam eĉ dekkelkajn metrojn. Sed sur la tero ili ne estas tiel kapabla. Ili devas levi alten siajn longajn antaŭbrakojn kaj iras malrapide per la postaj membroj, kiel kapitulacantoj. Kurante ili tuŝas la teron per mandorsoj, danke al kies forto ili pligrandigas sian rapidecon. La nigraj gibonoj loĝas en pluvarbaroj malpli ol 2 000 metrojn super la marnivelo. En tagoj pluva, nebula kaj malserena ili malofte aktivadas. En serena mateno ili estas plej viglaj. Per sia voĉsako ili blekas laŭte. Kiam leviĝas la suno, iii senĉese blekas sur arboj, kaj ilia blekado fariĝas pli kaj pli granda kaj daŭras ĉiufoje 20-30 minutojn. En ĉa 10-a horo ili komencas serĉi manĝaĵojn. Tagmeze plenkreskaj gibonoj ripozas iom da tempo, kaj la junaj kaj idaj daŭre petolas. De posttagmezo ĝis vespero ili malofte blekas. En nokto ili dormas sur arboj.

La nigraj gibonoj kutime kunIoĝas en familio, ĝenerale el 2-6 kaj hazarde en grego el pli ol dek. Ĉiu aro havas sian sferon kaj malpermesas al aliaj gregoj eniri en ĝin. Sed inter ĉiuj sferoj estas ejo komuna por ili, kie ili povas libere serĉi manĝaĵojn sen malpaco. La nigraj .gibonoj manĝas sovaĝajn fruktojn, junajn foliojn, ĝermojn kaj semojn, iafoje ankaŭ insektojn, birdetojn kaj ovojn. Post 7-monata gravedeco nigra gibonino naskas unu idon, kiu maturiĝos post 6-10 jaroj kaj povas vivi 30 jarojn.

Referencoj redakti

  1. Eudey, A. & Members of the Primate Specialist Group (2000). Nomascus concolor. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 2006-11-21.