Nigra humuro estas humuro, kiu en satira, moka aŭ senrespekta maniero traktas temojn kutime rigardatajn kiel seriozaj kaj ne ŝerce traktindaj, ekzemple krimoj, malsano kaj morto, tiel ke la humura trakto al neŝerca observanto povas efiki malrespektige kaj makabre, en ekstrema kazo terurelvoke. Ofte nigra humuro fokusigas temojn aparte pridiskutatajn en la koncerna socio. Nigraj humuraĵoj ofte uzas paradoksajn retorikajn teĥnikojn.

"Hopludo al la forgeso" estas ekzemplo de nigra humuro en Barcelono.
Signo en tombejo en Georgio, Usono kiu legas "Sakstrato", kreante morbide humuran vortludon.

Ne malofte nigraj humuraĵoj iĝas la temo de akraj sociaj konfliktoj, kies luktantoj malsamopinias pri la demando ĉu estas morale permesate ridindigi tiun aŭ jenan seriozan temon aŭ ĉu ne. Aparte tiaj konfliktoj fortas rilate al religiaj, seksaj kaj tragikaj temoj.

En nigra komedio estas kutime elementoj de ironio aŭ eĉ fatalismo, kaj oni ne konfuzu ĝin kun kruda komedio, kiu ĉefe celas ŝoki la publikon; aŭ rompante la tabuon, faru malĝentilajn ŝercojn. Inter la plej ofte portretitaj temoj en nigra humuro estas gravaj temoj, kiel ekzemple morto, malsano, milito, malriĉeco, memmortigo, rasismo kaj seksperforto.

Nigraj humuraĵoj bone ilustras la opinion esprimitan fare de la psikiatro kaj psikoterapiisto Sigmund Freud, ke ŝercoj interalie estas uzataj kiel ventilo por ebligi publikan trakton de socie tabuigitaj temoj.

Diferencigo redakti

Kontraste al ŝercoj de "malsana humuro" (angle sick comedygermane kranker Humor), la celo de nigra humuro estas ne nur ŝoki la publikon per teruriga prezento de temo, sed pensigi kaj ja malgraŭ la tema seriozeco amuzi: Ŝercoj tiam kalkuliĝas nigra humoroj, kiam ili enhavas satiran elementon kaj surprizan, ŝercan finon pli ol nur ŝokan.

Ŝercado pri si mem en danĝera situacio, ekzemple tuj antaŭ ekzekutiĝo per mortpafo aŭ pendumo, foje estas nomata "pendumeja humoro".

Historio redakti

Nigra komedio akiris popularecon en Usono en la 50-aj kaj la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento. Unu el la unuaj, kaj eĉ la plej elstara el ili, estis la satiro de Stanley Kubrick Doktoro Strangelove de 1964, kiu traktis la temon de amasdetruaj armiloj en komika maniero. Aliaj elstaraj ekzemploj de nigra komedio estas la filmoj Mad Little Shop (1960), Serial Mother (1993) kaj Very Bad Things (1998). Filmistoj apartenantaj al la ĝenro de nigraj komedioj inkludas: Stanley Kubrick, Wes Anderson, David Lynch, la fratoj Coen, John Waters, Luis Buñuel, Trey Parker, Sam Raimi, Tim Burton, Danny Boyle, Quentin Tarantino, kaj Terry Gilliam.

Esperanta literaturo redakti

En la esperantlingva literaturo ekzemple la satira gazeto La Kancerkliniko, kaj en ĝi aparte la verkaĵoj de la desegnisto Serge Sire, ekde la jaro 1976 traktas nigran humuron, en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ankaŭ iuj diverstitolaj katalunaj publikaĵoj eldonataj de protestemaj kaj ŝokemaj junuloj, ekzemple la desegnisto Arnau Torras.