Nigra legendo de la Inkvizicio

Nigra legendo de la Inkvizicio difiniĝas la teorio, origininta de la noviginta verkoj de du historiistoj (Edward Peters kaj Henry Kamen), laŭ kiuj estis aranĝita distordo, kun falsaĵoj, koncerne la prezentadon de la historio pri la Inkvizicio, iniciate unue de protestantaj medioj kaj, poste, de la klerisma movado.

Tiu kverelo nuntempe daŭras inter historiistoj: estas kiuj asertas, krom Peters kaj Kamen, ke la realo de la Inkvizicio estis multe malpli violenta kaj kruela ol kiom oni ĝenerale opinias, dum aliaj asertas ke, male, la arĥivaj fontoj pruvas la tradician rekonstruon. Historiista frakcio, fakte, ankoraŭ hodiaŭ subtenas ke la unua historio de la Inkvizicio estis historiiste rakontata kun senpartieco kaj sen iu ajn "ideologia" celo, kaj akuzas pri “integrismo” tiujn ennovigajn kritikistojn kies esploroj, bonŝance, povis, interalie, eltiri avantaĝon el pli vasta, kaj provizita je teknikaĵoj, kontrolo de la fontoj ol en la pasinto, kaj tiuj ennovigantoj reĵetas la akuzon pri historia reviziismo celanta renverŝi la malnovaijn poziciojn firmigitajn, aŭ realdapti la negativajn aspektojn kiujn la eklezia institucio trajrcente donis pri si.

La BBCa elsendo redakti

La 6-an de novembro 1994, la BBC elsendis dokumentaron titolitan “The Mith of the Spanish Inquisition" (La Mito de la Hispana Inkvizicio). La prezentita dokumentaro estas - deklaris la du historiistoj - frukto de plurjara esplora studo en arĥivoj kaj rivelis ke la Hispana Inkvizicio – ĝis tiam taksata la plej kruela kaj violenta – reale ŝuldis sian mavan reputacion nur al la protestanta publikaĵaro celanta al malfamigo pri la plej forta tiutempa impera potenco ĝuste kiam plipotenciĝis la okupo de kolonioj flanke de Anglio kaj Nederlando.

En la video oni montris kiel ĉiu unuopa Inkvizicia proceso estis skrupuleme registrita kaj kiel tiaj tribunaloj havis ege precizajn regulojn nivele de proceduro (kontraŭ, do, la ripetiĝanta ideo de Inkvizicio sinonimo de senregula proceso kaj de manko de garantioj por la kulpigito).

Dum la elsenda programo, la du profesoroj deklaris kiel la registroj de la Inkvizicio estas ekstreme detalaj kaj liveras imagon tute malsaman ol tiu fiksita en la menso de la ripetiĝantaj historiistoj. En la jaroj 1990, la profesoro Kamen jam publikigis verkon – The Spanish Inquisition: A Historical Revizio (La Hispana Inkvizicio: Historia Revizio”). Temas pri reprezento pri liaj historiaj ellaboraĵoj produktitaj ek de la jaro 1966 sub la lumo de la novaj malkovroj, laŭ kiu revizio estas scienca rezulto, ne ruza frukto de ideologia sinteno.

Temoj de la Nigra Legendo redakti

La temoj sur kiuj insistas la esploro de modernaj historiistoj tiel resumendas:

1) Pri la komuna signifo-sento rilate la vorton “Inkvizicio”.

2) Pri la enmneto, en la historio de Inkvizicio de epizodoj aparte violentaj kiel la persekutado de la sorĉistinoj.

3) Pri la bruon ekscitita de la procesoj supraĵe multe konataj (Galilejo kaj Jordano Bruno) sed reale malmulte studitaj en la detaloj.

4) Pri la konfuzo de datenoj rilate la supozitan sendiskriminacian perforton uzitan de la Inkvizicio.

Komuna signifo de la vorto redakti

La subtenantoj de ekzisto de la Nigra Legendo (kiu inter la modernaj historiistoj rezultas akceptata, krom de la cititaj historiistoj, de John Tedeschi, E. William Monter, Bartolomé Benassar, Gustav Henningsen, Jean-Pierre Dedieu kaj Franco Cardini) asertas ke en la komuna lingvaĵo de la diversaj lingvoj kaj nacioj kaj la vorto Inkvizicio funkcias kiel eksploda aludo al supraĵa proceduro, malŝato pri la homaj rajtoj de la kulpigito, arbitra perforto fare de la juĝistoj, sendiskriminacia uzo de la torturo, driveco al mortkondamnoj.

Tiuj elementoj, tamen, ekde la mezepoka Inkvivicio, devus esti reviziitaj je la lumo de la historia dokumentaro, je kies lumo ĝuste la inkviziciaj tribunaloj funkciis kiel ĉiuj tribunaloj de la epoko, eĉ kun multe pli da garantioj.

Ĉi-rilate, tiuj studuloj elstarigas ke ĝuste la Inkviziciaj tribunaloj enkondukis la kutimon skribe registri la diversajn fazojn de la porceduro pro bezono de travidebleco. Krome, en inkviciaj tribunaloj ekis la prezento de la popola ĵurio por pli garantii la kulpigiton; kiam estis enskodukita la metodo de la torturo, tion la Inkvizicio akceptis kunkondiĉoj ne antaŭviditaj en la aliaj tiutempaj tribunaloj, nome ke senescepte oni evitu mutiladojn, ke la torturo estu nur dekkvinminuta, ke la deklaroj de la torturito estu senvaloja ĝis la eventuala konfirmo de la postaj tagoj. Kaj fine la aljuĝitaj mortkondamnoj de la Inkviziciaj tribunaloj - se oni volu konformiĝi al la dokumentaj fontoj – estis procente minimumaj. En Tuluzo, ekzemple, dum kvindek jaroj de aktivado, la fama Bernardo Gui mortsentencis 42 fojojn en 900 kondamnitoj.

Persekuto de la sorĉistinoj redakti

Rilate personojn kondamnitajn en la bedaŭrinda ĉasado de la sorĉistinoj, laŭ la konkludoj de la Internacia Simpozio pri Inkvizicio, okazinta en Vatikano en 1998, la nombroj estas jenaj:

• Germanio: 25.000 (16 milionoj da loĝantoj)

• Polio kaj Litovio: 10.000 (3,4 milionoj da loĝantoj)

• Svisio: 4.000 (unu miliono da loĝantoj)

• Danlando kaj Norvegio: 1.350 (970.000 loĝantoj)

• Anglio: 1.000

• Hispanio: 49

• Italio: 36

• Portugalio: 4

La subtenantoj de la reviziaj teorioj substrekas ke la protestanta historigrafio dumjarcente parolis pri la fenomeno sen, tamen, iam evidentigi la geografiajn kaj kulturajn zonojn en kiu ĝi okazis; enŝteligante, do, responson de la katolika eklezio en ekzekutoj pri kiuj ĝi ne responsas.

Krome en ekstereŭropaj landoj, kie agadis la Katolika Inkvizicio (en la hispanaj kolonioj en Centra kaj Suda Ameriko, kaj en portugalaj kolonioj an Azio) ne ekzistis kazoj de persekuto de la sorĉistinoj, dum en la Ŝtatoj de Norda Ameriko, konkeritaj kaj regataj de protestantaj anglosaksoj tiaj persekutoj svarmis senbremse. Apenaŭ hieraŭ, en 1692, okazis la afero “sorĉistinoj de Salam

El tio, ĉe reviziaj historiistoj kreiĝis la nova nocio pri protestanta Inkvizicio, al kiu alkribrendas ĉiuj procesoj kaj mortpunoj de la reformitaj zonoj pri kiuj la Nigra Legendo preterflugas.

Eksteraj ligiloj redakti

[1] Kie troviĝas dokumentoj favoraj aŭ kontraŭaj al la Nigra legendo de la Inkvizicio.

Referencoj redakti