Nigra Madono

(Alidirektita el Nigra madono)

Nigra madonoNigra virgulino estas skulptaĵo aŭ bildo de Sankta Maria, kiu prezentas ŝin kun nigra haŭto.

Nigra madono de Częstochowa

La skulptaĵoj estas plejparte el ligno, sed foje ankaŭ el ŝtono, ofte pentritaj kaj estas proksimume 75 centimetrojn altaj kaj datiĝas de la 11-a ĝis 15-a jarcentoj. Ekzistas du ĉefaj grupoj en la skulptaĵspecoj, liberstarantaj kaj surtronigitaj.

La madonoj en formo de bildoj estas kutime bizancstilaj ikonoj , ofte faritaj en Italio en la 13-a14-a jarcentoj. Ekzistas ĉirkaŭ 450 ĝis 500 nigraj virgulinoj en Eŭropo, depende de la klasifiko. Ekzistas almenaŭ 180 skultaĵoj de nigraj virgulinoj (france: vierge noires) en Francio, same kiel centoj da nemezepokaj kopioj. Kelkaj el ili estas en muzeoj, sed plej multaj troviĝas en preĝejoj aŭ sanktejoj kaj estas respektataj de kredantoj. Multaj el tiaj bildoj estas kultataj de katolikismo kaj estas objekto de pilgrimado kaj kulto pri mirakloj.

Motivoj redakti

Ni povas serĉi eblan pravigon por la nigra koloro en la biblia Kanto de Kantoj : "Mi estas nigra, sed bela" (Pp 1,5)[1].

Alkemia signo de sufero redakti

En mezepoka alĥemio, mallumiĝo aŭ nigreco estis konsiderata kiel signo de sufero. Diversaj manieroj simbole prezenti la grandecon de la suferoj de Jesuo kaj la Virgulino Maria estis precipe popularaj en la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Tamen ordinaraj homoj tute ne konis alkemiajn interpretojn, do la motivo de la tiel nomataj nigraj madonoj kiel suferantaj madonoj estus komprenebla nur por malvasta rondo de kleraj homoj.

Nova epoko redakti

La usona aŭtorino de la Nova epoko Lucia Chiavola Birnbaum longe klarigis la spiritan signifon de la nigraj madonoj kiel veturiloj de antikvaj matriarkaj kredoj.

Nigra Sara redakti

En la franca fiŝkaptista vilaĝo Saintes-Maries-de-la-Mer, la figuro de Nigra Sara estas honorata. Ŝi estas la patrona sanktulino de ciganoj Sintioj kaj Romaoj.

Famaj nigraj madonoj redakti

La nigra madono de Częstochowa el Jasna Góra, konsiderata kiel nacia sanktaĵo de Pollando, eble estas la plej fama el la nigraj madonoj. Pola Sejmo okaze de 300-jariĝo de la kronado de ŝia bildo proklamis jaron 2017 la Jaro de Virgulino de Ĉenstoĥovo.

Aliaj famaj nigraj madonoj estas ekzemple:

Kvankam kristanaj aŭtoritatuloj ofte sugestas, ke la madonoj iam estis blankaj kaj nigriĝis pro fizikaj aŭ kemiaj influoj, certe la pliparto estis nigra dekomence. Probable ili aludas kultojn de ne-kristanaj diinoj nigraj, ekzemple Cibelo, Astarto, Izisa, Iŝtar, Artemiso, Demeter, Cereso kaj Freja.

Bibliografio redakti

  • Ean Begg, The Cult of the Black Virgin (1985)
  • Stephen Benko, Virgin Goddess: Studies in the Pagan and Christian Roots of Mariology, (1993)
  • Lucia Chiavola Birnbaum, Black Madonnas: Feminism, Religion, and Politics in Italy, (2000)
  • Thierry Wirth, Les Vierges noires. Symboles et Réalités. Éditions Oxus, Escalquens u. a. 2009, ISBN 978-2-84898-119-2 (Spiritualités).

Referencoj redakti

  1. (cs) Píseň Šalomounova 1 - Bible Kralická :: BibleServer [rete legebla]. ERF Medien, rev. 2018.

Vidu ankaŭ redakti