La Nigrabeka tukano (Ramphastos ambiguus) estas granda kaj kolorbela birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko. Temas pri birdo kun granda beko, de ĉefe nigra supra plumaro kaj kiu troviĝas en nordo de Sudameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabeka tukano
Nigrabeka tukano
Nigrabeka tukano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Ramphastos
Specio: R. ambiguus'
Ramphastos ambiguus
(Swainson, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuo redakti

Ties distribuo teritorias laŭlonge de la orienta flanko de Andoj el Peruo, norden tra Ekvadoro kaj Kolombio, al Venezuelo ĝis la marbordaj regionoj.

Ĝi loĝas je altitudoj de 100-2400 m. en humidaj montararbaroj, kun prefero por branĉaro kaj arbarbordo.

Aspekto redakti

 
Ramphastos ambiguus en Bestoĝardeno de Bronkso.
 
Nigrabeka tukano.

Ĝi estas tukano tre simila al la Ĉokoa tukano, tio estas nigra supre kaj flava en brusto kun beko diagonale dividita, sed anstataŭ kun malsupra duono nigra kun malsupra duono pli bruneca aŭ grenatkolora kiel la Brunbeka tukano. Fakte foje tiu ĉi specio estas konsiderata kiel subspecio de tiu laste menciita, el kiu diferenciĝas nur iom da pli malhela koloro en beko, tio estas nur iomete pli nigra. Krome la bordo inter la flava brusto kaj la nigra ventro montras ĉe la Nigrabeka tukano pli mallarĝan ruĝan bendon kaj pli simillarĝan blankan bendon. Ankaŭ la distribuo ne koincidas, ĉar tiu ĉi estas pli suda kaj la Brunbeka tukano pli centramerika. Ĝi havas totalan longon de 47-61 cm. La beko estas ĉirkaŭ 18 cm longa. Ties pezo estas 620-740 g.

La specio manĝas fruktojn.

Subspecioj redakti

  • Ramphastos ambiguus abbreviatus
  • Ramphastos ambiguus ambiguus

Eksteraj ligiloj redakti