Nigradorsa botaŭro

La Nigradorsa botaŭro (Ixobrychus dubius), konata ankaŭ kiel Nigradorsa malgranda botaŭroAŭstralia malgranda botaŭro, estas malmulte konata specio de birdo de la familio de Ardeedoj. Ĝi troviĝas en Aŭstralio kaj suda Novgvineo. Iam konsiderata kune kun la Malgranda botaŭro, ĝi estas unu el plej malgrandaj ardeoj en la mondo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigradorsa botaŭro
Nigradorsa botaŭro
Nigradorsa botaŭro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ixobrychus
Specio: I. dubius
Ixobrychus dubius
(Mathews, 1912)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

La Nigradorsa botaŭro estis foje konsiderata kiel subspecio de la Malgranda botaŭro (Ixobrychus minutus), aŭ de la Novzelanda botaŭro (Ixobrychus novaezelandiae). Tamen, molekula pruvaro montris, ke ĝi estas pli proksime rilata al la Ĉina botaŭro (Ixobrychus sinensis) ol al la formoj de Afriko kaj de Palearkto de la Malgranda botaŭro kaj estas nune agnoskata kiel plena specio.[1]

Aspekto redakti

Tiu specio estas el 25 al 36 cm longa,[2] havas totalan pezon de 60-120 g, averaĝe 84 g.[3] Tiu estas tre malgranda botaŭro kaj unu el plej malgrandaj ardeoj en la mondo. Maskla plenkreskulo havas tre nigrajn suprajn partojn, inklude nigran kronon, dum la subaj partoj, same kiel la kolo, brusto kaj la kapoflankoj estas tre helbrunaj. Estas grandaj sablokoloraj makuloj ĉe ŝultroj, videblaj dumfluge. La ino estas pli senkolora, bruna kaj strieca en dorso kaj krono; nematuruloj estas similaj. La irisoj estas flavaj, ankaŭ la beko estas flava kun nigra supra bordo, kaj la piedoj kaj kruroj estas verdecflavaj.[4]

Distribuado kaj movoj redakti

Aŭstralio redakti

En Aŭstralio la Nigradorsa botaŭro troviĝas en sudoriento de la kontinento, kaj plej vidaĵoj devenas el la Baseno Murray-Darling, same kiel dise laŭlonge de la orienta marbordo, kaj en sudokcidenta Okcidenta Aŭstralio kie ĝi estas surloke komuna ĉe la Cigna marbordebeno. Estas kelkaj disaj vidaĵoj el aliloke, inklude marbordajn lokojn de la regiono Kimberley, de la Supra Pinto kaj de la insuloj de la Toresa Markolo, kun vagantoj foje atingante la terojn de Insulo de Lord Howe kaj Novzelando.[5]

Krom vidaĵoj de vagantoj, cirkonstanca puvo ke almenaŭ parto de la populacio faras longdistancajn sezonajn migrojn estas ke plej vidaĵoj, kaj plej alta informindico, pri tiuj botaŭroj en suda Aŭstralio okazas ĉu printempe ĉu somere, kaj tiuj birdoj ege forestas aŭtune kaj vintre. Estas malmultaj reproduktaj registroj el la tropikoj de Aŭstralio.[6][7][8]

Novgvineo redakti

En Novgvineo la Nigradorsa botaŭro troviĝas laŭsezone ĉe kareksejoj de la marĉo Waigani ĉe Port-Moresbo el novembro al aprilo, kaj nur fidindas registroj de aliloke en la insulo el malaltaj teroj de la regiono Trans-Fly.[4] Ne estas certaj reproduktaj registroj el Novgvineo, kvankam specimeno kaptita en la mezo de lagunoj de la rivero Fly estis ovodemetonta birdo, indike reproduktadon en la marĉoj de la rivero Fly en septembro.[9] Manko de bonaj reproduktaj registroj sugestas ke almenaŭ kelkaj birdoj en Novgvineo estas sezonaj migrantoj el Aŭstralio.[10]

Novkaledonio redakti

La Nigradorsa botaŭro estis registrita el Novkaledonio en 2001, kie ĝi iam reproduktiĝis.[11]

Habitato redakti

Tiuj birdoj troviĝas ĉefe en nesalakvaj humidejoj, kie ili loĝas en densa aperanta vegetaĵaro de kareksoj kaj kanoj, kaj inundataj makisoj. Ili troviĝas eventuale ankaŭ en saletaj kaj salaj humidejoj kiaj marĉoj de mangrovoj, alij kie hegemonias junkoj de la genro Juncus kaj la arbaraj bordoj de marbordaj lagunoj.[12]

Konsutoj redakti

Nigradorsaj botaŭroj estas solemaj, sekretemaj kaj rare vidataj, ĉefe aktivaj krepuske aŭ nokte. Ili estas kaŝemuloj de kareksejoj, kie piediras laŭ kaŭra sinteno kun kapo etenda antaŭen, kaj trapasas malfermajn areetojn rapide, gvatante siajn predojn ĉe la akvobordo. Kaze de ĝenado ili adoptas la kriptan sintenon tipan de multaj botaŭroj, stare kviete kun kapo kaj beko etende vertikale supren. Kutime malpreta ekflugi, kaze de ĝeno ĝi remetas kapon kaj pendas krurojn por pastuŝi malalte superakve kaj super la humideja vegetaĵaro.[13]

Reproduktado redakti

La Nigradorsa botaŭro reproduktiĝas printempe kaj komence de somero, nestumante laŭ solaj paroj, aŭ eventuale en izolaj kolonioj kun nestoj 15–30 m aparte, en densa humideja vegetaĵaro. La nesto estas platformo de kareksoj kaj alia planta materialo, ĉirkaŭ 15–20 cm larĝa kaj 10 cm dika, subtenita de vertikalaj tigoj de kreskantaj kareksoj, ĉiam situantaj super akvo kaj kie estas supra kovro. La ino plej ofte demetas 4-6 senbrile blankajn ovojn; kovado daŭras ĉirkaŭ 21 tagoj. La idoj estas kovrataj de oranĝeca al sablokolora lanugo kaj estas nutrataj per regurgitado fare de ambaŭ gepatroj.[14] Junuloj povas ekgrimpi inter kareksoj post 9–10 tagoj, kaj ekflugas post 25–30 tagoj, kaj restas dependaj el siaj gepatroj dum almenaŭ pluaj 14 tagoj.[14][15]

Manĝo redakti

La Nigradorsa botaŭro manĝas ĉefe akvajn senvertebrulojn kiaj krustuloj kaj larvoj de libeloj, foje malgrandaj vertebruloj kiaj fiŝoj kaj ranoj. Ili ĉasas gvatante eventualajn predajn animalojn kiuj povas alproksimiĝi al ties bekoj, aŭ per aktiva gvatado.[16]

Voĉo redakti

Voĉo de la Nigradorsa botaŭro estas malmulte konata. For de la reprodukta sezono tiuj birdoj estas kutime silentemaj, kvankam ili povas elsendi malgrandan gamon de mallaŭta grakado aŭ gruntado. Dum la reprodukta sezono oni povas aŭdi la avertan alvokon, profundan, bastonan kaj monotonan grakalvokon, ripetatan ĉiun duonsekundon kaj ŝajne elsendata nur de maskloj.[17]

Statuso kaj konservado redakti

La Nigradorsa botaŭro estas listata kiel Preskaŭ Minacata ĝenerale en Aŭstralio, kaj kiel Endanĝerita en Viktorio. La tutmonda populacio estis ĉirkaŭkalkulata je 5,000 maturaj individuoj, ĉefe en Aŭstralio, inklude subpopulacion de pli da 1,000 individuoj en sudokcidenta Okcidenta Aŭstralio. Minacoj estas variaj pliiĝantaj degradadoj de humidejoj pro faktoroj kiaj saligo, sekigado kaj forpreno de akvo por irigacio, same kiel pro detruo de reprodukta habitato pro maltaŭgaj incendiaj sistemoj.[18]

Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. Christidis & Boles (2008), p.108.
  2. Marchant & Higgins (1991), p. 1039.
  3. Marchant & Higgins (1991), p.1044.
  4. 4,0 4,1 Coates (1985).
  5. Marchant & Higgins (1991), pp.1040-1041.
  6. Emison et al. (1987).
  7. Blakers et al. (1984).
  8. Barrett et al. (2003).
  9. Rand & Gilliard (1967).
  10. McKilligan (2005).
  11. Barré & Bachy (2003).
  12. Marchant & Higgins (1991), p.1040.
  13. Marchant & Higgins (1991), pp.1039-1040.
  14. 14,0 14,1 Johnstone & Storr (1998).
  15. Marchant & Higgins (1991), pp.1042-1043.
  16. Marchant & Higgins (1991), p.1041.
  17. Marchant & Higgins (1991), p.1042.
  18. Garnett & Crowley (2000).

Cititaj tekstoj redakti

  • Barré, N.; & Bachy, P. (2003). “Complément à la liste commentée des oiseaux de Nouvelle-Calédonie”, Alauda 71 (1), p. 31–39. 
  • Barrett, Geoff; Silcocks, Andrew; Barry, Simon; Cunningham, Ross; & Poulter, Rory. (2003) The New Atlas of Australian Birds. Melbourne: Royal Australasian Ornithologists Union, p. 114. ISBN 1-875122-09-5.
  • Blakers, M.; Davies, S.J.J.F.; & Reilly, P.N.. (1984) The Atlas of Australian Birds. Melbourne: Melbourne University Press, p. 59. ISBN 0-522-84285-2.
  • Christidis, Les; & Boles, Walter E.. (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Melbourne: CSIRO Publishing. ISBN 978-0-643-06511-6.
  • Coates, Brian J.. (1985) The Birds of Papua New Guinea. Volume I: Non-Passerines. Alderley, Queensland: Dove Publications, p. 84. ISBN 0-9590257-0-7.
  • Emison, W.B.; Beardsell, C.M.; Norman, F.I.; Loyn, R.H.; & Bennett, S.C.. (1987) Atlas of Victorian Birds. Melbourne: Dept of Conservation, Forest & Lands, Victoria; and Royal Australasian Ornithologists Union, p. 62. ISBN 0-7241-8387-6.
  • Garnett, Stephen T.; & Crowley, Gabriel M.. (2000) The Action Plan for Australian Birds 2000. Canberra: Environment Australia, p. 178–179. ISBN 0-642-54683-5.
  • Johnstone, R.E.; & Storr, G.M.. (1998) Handbook of Western Australian Birds. Volume 1: Non-Passerines (Emu to Dollarbird). Perth: Western Australian Museum, p. 117. ISBN 0-7307-1208-7.
  • Marchant, S.; & Higgins, P.J. (eds).. (1991) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 1: Ratites to Ducks. Melbourne: Oxford University Press, p. 1039–1045. ISBN 0-19-553244-9.
  • McKilligan, Neil. (2005) Herons, egrets and bitterns: their biology and conservation in Australia. Melbourne: CSIRO Publishing, p. 115–116. ISBN 0-643-09133-5.
  • Rand, Austin L.; & Gilliard, E. Thomas. (1967) Handbook of New Guinea Birds. Londono: Weidenfeld & Nicolson, p. 46–47.

Eksteraj ligiloj redakti