Nigradorsa koturno

La Nigradorsa koturno (Odontophorus melanonotus) estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj. Ĝi povus estis samspecifa kun tri aliaj specioj, nome O. speciosus, Ruĝfrunta koturno, O. erythrops kaj Bruna arbarkoturno Odontophorus hyperythrus. Eble ĝi estas plej rilata al O. speciosus. Tiu specio estas monotipa (sen subspecioj).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigradorsa koturno
Nigradorsa koturno
Nigradorsa koturno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Odontophorus
Specio: O. melanonotus
Odontophorus melanonotus
(Gould], 1860)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en sudokcidenta Kolombio kaj nordokcidenta Ekvadoro. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Temas pri bruneca koturno pli malhelbruna al nigreca en krono, nuko kaj supraj partoj, kaj tre ruĝecbrunaj (oranĝecaj) suba vizaĝo kaj brusto (pli ampleksa areo ol tiu de la proksima parenco la Bruna arbarkoturno). Estas grizeca nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula kaj beko kaj kruroj estas malhelgrizaj. La kontrasto inter oranĝeca brusto kaj malhelbruna dorso ŝajnigas tiun nigra, kio estas tialo por la komuna nomo kaj por la latina scienca nomo kie estas kunmetaĵo de du radikoj el antikva greka kun signifo respektive de “nigra” kaj “dorso”.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti