Nigragorĝa eŭfonjo

Specio de birdoj

La Nigragorĝa eŭfonjo (Euphonia affinis) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigragorĝa eŭfonjo
Nigragorĝa eŭfonjo
Nigragorĝa eŭfonjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. affinis
Euphonia affinis
(Lesson, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Centrameriko nome en Belizo, Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko kaj Nikaragvo kaj ĉefe en deklivaro al Pacifiko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj de mezaltaj teroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj. La specio troviĝas en kanopeo en duonmalferma arbaro, arbarbordoj kaj arboj laŭlonge de riveroj kaj malfermaj habitatoj kun disaj arboj.

Tiu estas malgranda specio (9,5 cm longa) kun tre markata seksa duformismo, nome la masklo montras tre rimarkindan flavan frunton kontrastan kun tre nigraj kapo kaj gorĝareo, koloro kiu nuanciĝas iome malhelblue al nigrecaj dorso, flugiloj kaj vosto, kies subvosto estas kontraste blanka. La resto de la subaj partoj estas tre flavaj. Ĉe masklo la diferenco inter ambaŭ ĝeneralaj koloroj nome nigra kaj flava estas klare limigita. La beko estas griza multe pli malhela ol la nigra vizaĝo kaj pli senkolora ol la flava frunto. Ankaŭ la kruroj estas grizecaj. La ino estas multe pli senkolora kaj ne havas tiom klarajn limojn. Kio estas nigra ĉe masklo estas olivverdeca al griza ĉe ino, tio estas kapo, gorĝareo kaj supraj partoj; ĉiukaze ankaŭ ŝi montras flavan frunton, kvankam ne tiom koloran kaj ne tiom limomarkatan. La subaj partoj estas flavecaj, kun grizeca nuanco en brusto.

Referencoj redakti