Nigragorĝa koturno

La Nigragorĝa koturnoJukatana koturno (Colinus nigrogularis) estas specio de birdo de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj propra de Centrameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigragorĝa koturno
Nigragorĝa koturno
Nigragorĝa koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Colinus
Specio: C. nigrogularis
Colinus nigrogularis
(Gould, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Belizo, Gvatemalo, Honduro, Meksiko kaj Nikaragvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj aŭ laŭsezone humidaj aŭ inunditaj herbejoj de malaltaj teroj, marbordaj mangrovoj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj. Specifa ekzemplo de loĝloko estas la mangrovejoj de Petenes ĉe Jukatano.

Distribuado redakti

Ĝi distribuiĝas norde de Jukatano, en Belizo kaj Honduro. Ankaŭ venas informoj pri vidaĵoj el norda Gvatemalo (El Petén) kaj el Nikaragvo. En Meksiko ĝi anstataŭas en Jukatano al la Virginia koturno (Colinus virginianus), kiu distribuiĝas al Tabasco, kio estas konsiderata parte geografia speciiĝo.

Aspekto redakti

La Nigragorĝa koturno estas malpli granda ol la Virginia koturno kaj estas el 17 al 20 cm longa. La vizaĝo de la maskloj estas nigra kun blankaj strioj kaj superokula kaj subokula, kiuj enfermas nigran traokulan strion; ankaŭ la gorĝo estas tre nigra (kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo), dum la krono kaj nuko estas ruĝecbrunaj. La brusto kaj la ventro estas blankanigra, kun klara bildo skvameca de blankaj plumoj kun nigraj bordoj en centro kaj brunaj en flankoj. La dorso, flugiloj kaj vosto estas ruĝecbrunaj. La beko estas nigreca kaj dika baze. La inoj estas similaj al tiuj de la Virginia koturno, sed kun bruna al sablokolora gorĝo.

Ekologio redakti

Same kiel sia norda parenco, ĝi elsendas sonon priskribitan kiel kotuji, kio estas kialo por la komuna nomo en la hispana por ambaŭ specioj.

Ĝi loĝas en savanoj, terkultivejoj de henekeno, ŝoseflankoj kaj makisaroj proksimaj al akvejoj. Danke al la terkultivejoj de henekeno la specio prosperiĝis, sed pro ĉasado denove malpliiĝis.

Tiu koturno vivas en malgrandaj aroj de 8 al 20 individuoj de ambaŭ seksoj. Ĉiu havas sian propran teritorion de duona kilometro, kie ĝi disponas el herbo kaj el grenujo. Ili kutime estas surgrunde. La grupoj ariĝas cirkle por defendi kolektive sian teritorion. Kaze de manĝabundo, la areo de tiuj teritorioj povas malpligrandiĝi.

Reproduktado redakti

Komence de la reprodukta sezono la aroj disiĝas por formado de paroj. Maskloj estas kutime pli nombraj ol inoj kaj tiele oftas la masklaj kantoj kiuj klopodas allogi partneron. Nestumado okazas printempe kaj somere. Sed foje novembre videblas nombraj idoj, kio probabligas hipotezon de dua ovodemetado. Tiu perdriko konstruas neston surgrunde inter herboj, kie la ino demetas 10 al 15 ovojn blankajn el 24 al 30 milimetrojn longajn. Kovado estas farata de ambaŭ gepatroj dum 23 al 24 tagoj; same maskloj respondecas ankaŭ pri idozorgado kun la ino.

Manĝado redakti

Ili estas nur vegetaranoj kaj manĝas naturajn semojn. La Jukatana koturno ne estas birdo de longa flugo. Se tio okazas, ili surteriĝas tuj por reserĉi manĝon surgrunde.

Subspecioj redakti

Oni konas kvar subspeciojn de Colinus nigrogularis:[1]

  • Colinus nigrogularis persiccus, Van Tyne & Trautman, 1941 - sudoriente de Meksiko (Progreso en Jukatano).
  • Colinus nigrogularis caboti, Van Tyne & Trautman, 1941 - sudoriente de Meksikio (norde de Campeche, Jukatano kaj norde de Quintana Roo).
  • nomiga subpsecio Colinus nigrogularis nigrogularis (Gould, 1843) - Belizo kaj apudaj zonoj de norda Gvatemalo.
  • Colinus nigrogularis segoviensis, Ridgway, 1888 - oriente de Honduro kaj nordoriente de Nikaragvo.

Referencoj redakti