Nigragorĝa perdriko

La Nigragorĝa perdrikoBlankavanga perdriko (Arborophila atrogularis) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigragorĝa perdriko
Nigragorĝa perdriko
Nigragorĝa perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Arborophila
Specio: A. atrogularis
Arborophila atrogularis
(Blyth, 1850)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Ĉinio, Barato, kaj Birmo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montarbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Tiu perdriko havas grizajn subaj partojn kun flanka strieco kaj pli bruna suba ventro. La dorso estas brunstrieca. La flugiloj montras nigrajn makulojn. La kapobildo estas la karaktero plej distingila, kun nigreca kapo kaj blankaj superokula longa strio el frunto al nukoflanko kaj mustaĉa strio, kiel ĉe aliaj samfamilianoj, sed kiu ĉe tiu ĉi formas grandan vangan makulon tre kontrastan kun la nigra gorĝo (kiu nomigas la specion) kaj samkolora kolflanko kie ĝi streciĝas. La krono estas grizbruna kaj strieca. La kruroj estas ruĝaj kaj la beko nigreca. Estas ankaŭ ruĝeca ne tiom markata okulringo.

Referencoj redakti