Nigragorĝa pigogarolo

La Nigragorĝa pigogarolo (Calocitta colliei) estas rimarkinda longvosta pigogarolo de la familio de Korvedoj kaj ordo de Paseroformaj kiu loĝas en nordokcidenta Meksiko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigragorĝa pigogarolo
Nigragorĝa pigogarolo
Nigragorĝa pigogarolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Calocitta
Specio: C. colliei
Calocitta colliei
(Vigors, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La nigragorĝa pigogarolo estas 58,5 al 76,5 cm longa, pli da duono el kio estas vosto. La supraj partoj esta bluaj kun blankaj pintoj en la vostoplumoj; la subaj partoj estas blankaj. La beko, gamboj, kapo, vizaĝo kaj videbla kresto estas nigraj escepte palblua duonluno sub la okuloj kaj makulstrio super la okuloj. Ĉe junuloj, la kresto havas blankan pinton kaj la makulo sub la okulo estas pli malgranda kaj pli malhelblua ol ĉe plenkreskuloj. Ĉe plej parto de birdoj, ankaŭ la gorĝo kaj supra brusto estas nigraj, sed kelkaj en la suda parto de la teritorio havas variajn blankajn zonojn tie.[1]

La alvokoj estas variaj, laŭtaj, raŭkaj, foje kiel de psitako.[1]

Teritorio kaj vivejo redakti

Tiu nearktisa kaj neotropisa specio loĝas en paroj aŭ etaj grupoj en arbaroj, escepte humidaj arbaroj, kaj parte en malfermaj areoj de la pacifikaj deklivoj de Meksiko el suda Sonoro suden al Ĥalisko kaj nordokcidenta Kolimo [1], je totala teritorio de 160 000 km2. El 1993 estis evidenta malpliiĝo de la populacio [2].

Kutimaro redakti

La nigragorĝa pigogarolo estas ĉiomanĝanta tipe de la familio de Korvedoj.

Ankaŭ la nesto estas tipa de la familio: granda taso el bastonetoj kovrita per pli milda materialo. La ino demetas 3 al 7 blankecajn ovojn kun brunaj kaj grizaj punktoj.[1]

Tiu specio ŝajne hibridas kun la Blankagorĝa pigogarolo en Ĥalisko kaj Kolimo, kie intermezaj birdoj estas komunaj. Ĝi estis konsiderata kiel subspecio de la Blankagorĝa pigogarolo, Calocitta formosa colliei.[1]

La dunoma nomo rememoras la skotan naturaliston Alexander Collie.[3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Howell, Steve N. G.; Webb, Sophie. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press. ISBN 0-19-854012-4.
  2. IUCN
  3. Towhee.net - Home Page

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti