Nigragorĝulo, Nigragorĝa saksikoloAfrika saksikolo (Saxicola torquatus) estas birdo el la Muŝkaptuledoj, iam konsiderata de la Turdedoj en la genro Saxicola. Ĝi loĝas en subsahara Afriko kaj apudaj regionoj. Kiel la aliaj saksikoloj, ĝi estis dumlonge enmetita en la familio de Turdedoj, kun kiu la saksikolo estas konverĝaj. Ties scienca nomo aludas la aspekton kaj la biotopon kaj signifas "koluma rokoloĝanto": Saxicola devenas el la latina saxum, roko + incola, loĝanto, dum torquatus estas latina por kolumo aŭ "kolringo".

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigragorĝulo
Nigragorĝulo, masklo, el Kenjo.
Nigragorĝulo, masklo, el Kenjo.
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Saxicola
Specio: S. torquatus
Saxicola torquatus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pasintece S. torquatus kutime aludis la tutan superspecion nome "Komuna saksikolo" kaj kelkaj fontoj[1] ankoraŭ pluhavas ĝin tiel, sed ĉiu disponebla pruvo ege montras, ke estas specistatuso por la Eŭropa (S. rubicola) kaj la Siberia saksikoloj (S. maurus) de moderklimata Eŭrazio, krom la insulaj endemioj nome Fuerteventura saksikolo (S. dacotiae) kaj Reunia saksikolo (S. tectes) kiuj neniam estis certe akceptitaj en S. torquata. Krome, la tre klare markitaj populacioj de la altaj teroj de la Korno de Afriko (kaj Arabio?) kaj Madagaskaro (kaj Granda Komoro?) povus esti konsiderataj aldonaj specioj.[2]

Aspekto kaj distribuado redakti

 

La maskloj havas nigran kapon, blankan duonkolumon, nigran dorson, blankan pugon, kaj nigran voston; la flugiloj estas nigraj kun granda blanka makulo es supra parto de la interna flugilo. La supra brusto estas kutime malheloranĝaruĝa, kun kruta aŭ laŭgrada transiro al blankeca aŭ paloranĝa en suba brusto kaj ventro depende de la subspecio. En kelkaj, nigro anstataŭas la oranĝajn brustoplumojn ĉu parte ĉu entute.[3]

Inoj havas brunon pli ol nigron supre kaj en kapo kun neklara pli pala superokula strio, avelkoloron pli ol oranĝan sube, kaj malpli da blanko en flugiloj. La plumaro de ambaŭ seksoj estas iom pli senkolora kaj striita for de la reprodukta sezono.[3]

Tiuj afrotropisaj birdoj havas disan distribuadon en multe de subsahara Afriko, kaj loĝas tiom norde kiom ĝis Senegalio kaj Etiopio. Malproksimaj populacioj troviĝas en la montaroj de sudokcidenta Arabio kaj en Madagaskaro kaj Granda Komoro. Ĝi estas nemigranta, kaj moviĝas nur surloke. Kiel rezulto de tio, ĝi disvolvigis grandan regionan variadon, kaj dividiĝas en ĉirkaŭ 15 subspecioj.[3]

Sistematiko kaj taksonomio redakti

La plej proksima parenco de tiu specio estas ŝajne ne la populacioj de Eŭrazio sed la Reunia saksikolo (S. tectes), sed eĉ tiele la "blankakolumaj" membroj de la genro Saxicola formas distingan grupon ene de la genro. S. torquatus kaj S. tectes formas stirpon de subsahara Afriko kiu diverĝis el la grupo de Eŭrazio en la malfrua Plioceno, antaŭ ĉirkaŭ 2.5 milionoj da jaroj. Reunio estis koloniigita mallonge poste, kio indikas rapidan etendon laŭlonge de la afrika marbordo de la Hinda Oceano. Pro la sekiĝo de Saharo dum la sekva Kvaternara glaciepoko, la populacioj de Afriko kaj Eŭrazio iĝis izolataj.[4]

La ĵusa separo kiel specio estis proponita post analizoj per DNA de specimenoj de la subspecio Saxicola torquatus axillaris sed ne de S. t. torquatus, kaj pro tio tiu specio estis dum mallonge konata kiel S. axillaris.[4]

Subspecioj redakti

La subspecioj diferenciĝas iomete laŭ grando, kaj pli laŭ la etendo de la oranĝaruĝa de la supra brusto de la maskloj, kaj ĉu la malsupra brusto estas blanka kun distinga limo el la supra brusto, aŭ paloranĝa kun nedistinga limo el la pli malhela supra brusto. La etendo de la oranĝaruĝo varias ankaŭ laŭ la jarsezono, ofte etende sur la ventro for de la reprodukta sezono.[3]

  • Saxicola torquatus torquatus (Linnaeus, 1766) – E Sudafriko
  • Saxicola (torquatus) sibilla (Linnaeus, 1766), Madagaskara saksikoloMadagaskaro
  • Saxicola (torquatus) albofasciatus (Rüppell, 1845), Etiopia saksikolo – altaj teroj de Etiopio : supra brusto nigra, ne oranĝaruĝa.
  • Saxicola torquatus salax (J. & E.Verreaŭ, 1851) – N Angolo, Ok Kongo, kaj Gabono
  • Saxicola torquatus axillaris (Shelley, 1884)Kenjo, Ugando, NOk Tanzanio, Ruando, Burundio, Or Kongo
  • Saxicola torquatus pallidigula (Reichenow, 1892) – Altaj altitudoj en Monto Kameruno, Kameruno : La plej granda subspecio. Enverguro de ĉ.75-78 mm.[5]
  • Saxicola torquatus jebelmarrae Lynes, 1920Darfur (Sudano)
  • Saxicola torquatus adamauae Grote, 1922 – Kameruno: Mezgranda, enverguro de ĉ.70 mm.[5]
  • Saxicola torquatus promiscuus Hartert, 1922 – Ok Mozambiko, orienta Zambio, centra Tanzanio: tre limigita oranĝaruĝa nur en plej supra parto de brusto.
  • Saxicola torquatus voeltzkowi Grote, 1926Granda Komoro
  • Saxicola torquatus nebularum Bates, 1930 – Tropika Okcidenta Afriko el Sieraleono al Eburbordo: Etenda oranĝaruĝa en brusto kaj ankaŭ flankoj.
  • Saxicola torquatus moptanus Bates, 1932 – Dise en Ok Sahelo el N Senegalio al Niĝero: La plej malgranda subspecio.
  • Saxicola torquatus felix Bates, 1936 – SOk Sauda Arabio kaj Ok Jemeno
  • Saxicola torquatus oreobates Clancey, 1956 – Altaj altitudoj en la Drakensbergoj kaj aliaj montaroj de Lesoto kaj tuje apuda Sudafriko
  • Saxicola torquatus stonei Bowen, 1932 – C suda Afriko, el plej norda Sudafriko norden al Kongo kaj sudokcidenta Tanzanio
  • Saxicola torquatus clanceyi Latimer, 1961 – Ok Sudafriko
  • Saxicola torquatus altivagus Clancey, 1988{ – E Zimbabvo, Mozambiko, Malavio: Iam inkludita en promiscua, kaj tre simila al ĝi.

Notoj redakti

  1. E.g. BLI (2008)
  2. Wittmann et al. (1995), Urquhart & Bowley (2002), Wink et al. (2002), Woog et al. (2008)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Urquhart & Bowley (2002)
  4. 4,0 4,1 Wink et al. (2002)
  5. 5,0 5,1 Boulton & Rand (1952)

Referencoj redakti

  • BirdLife International (BLI), 2008, 147527, Saxicola torquatus, 5a Majo 2009.
  • Boulton, Rudyerd & Rand, A.L. (1952): A collection of birds from Mount Cameroon. Fieldiana Zoology 34(5): 35–64. Plena teksto ĉe Internet Archive
  • Urquhart, Ewan & Bowley, Adam (2002): Stonechats. A Guide to the Genus Saxicola. Helm Identification Guides, Londono. ISBN 0-7136-6024-4
  • Wink, M.; Sauer-Gürth, H. & Gwinner, E. (2002): Evolutionary relationships of stonechats and related species inferred from mitochondrial-DNA sequences and genomic fingerprinting. British Birds 95: 349-355. PDF; plena teksto
  • Wittmann, U.; Heidrich, P.; Wink, M. & Gwinner, E. (1995): Speciation in the Stonechat (Saxicola torquata) inferred from nucleotide sequences of the cytochrome b-gene. Journal of Zoological Systematics and Evolutionary Research 33(2): 116-122. COI:10.1111/j.1439-0469.1995.tb00218.x HTML; resumo Arkivigite je 2013-01-05 per Archive.today
  • Woog, Friederike; Wink, Michael; Rastegar-Pouyani, Eskandar; Gonzalez, Javier; Helm, Barbara (2008): Distinct taxonomic position of the Madagascar stonechat (Saxicola torquatus sibilla) revealed by nucleotide sequences of mitochondrial DNA. Journal of Ornithology 149(3): 423–430. COI:10.1111/j.1439-0469.1995.tb00965.x PDF; plena teksto Arkivigite je 2012-02-20 per la retarkivo Wayback Machine