La Nigrakapa ardeo (Ardea melanocephala) estas vadbirdo de la familio de ardeoj nome Ardeedoj, komuna tra multe de subsahara Afriko kaj Madagaskaro. Ĝi estas specio ĉefe de loĝantaj birdoj sed kelkaj birdoj el Okcidenta Afriko moviĝas pli norde dum la pluvsezono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa ardeo
Nigrakapa ardeo, el Nacia Parko Serengeti
Nigrakapa ardeo, el Nacia Parko Serengeti
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ardea
Specio: A. melanocephala
Ardea melanocephala
(Vigors & Children, 1801)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kutimaro redakti

Tiu specio kutime reproduktiĝas en la humida sezono en kolonioj en arboj, kareksejoj aŭ klifoj. Ili konstruas diketan bastonetan neston, kie la ino demetas 2–4 ovojn.

Ili kutime manĝas en neprofunda akvo, harpuninte fiŝojn, aŭ ranojn per siaj longaj, akrapintaj bekoj. Ili ĉasas ankaŭ for el akvo, kie kaptas grandajn insektojn, malgrandajn mamulojn, kaj birdojn. Ili atendas gvate kaj senmove predojn, aŭ malrapide sekvas sian viktimon.

Aspekto redakti

La Nigrakapa ardeo estas granda birdo, stare 85 cm alta, kun envergugro de 150 cm. Ĝi estas preskaŭ tiom granda kiom la Griza ardeo, al kiu ĝi similas, kvankam ĝi estas ĝenerale pli malhela. Ties plumaro estas tre griza supre, kaj pli palgriza sube. Pli precize ĝi havas rimarkindan kapon kie kontrastas la tre malhelajn suprajn kapopartojn (ardezgrizaj aŭ bluecgrizaj al nigrecaj) kun la tre blankaj mentono kaj gorĝareo. Tio ŝajnigas la kapon nigra, kiel la latina scienca nomo (kaj el tie la komuna nomo) indikas per kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka. En la kapo rimarkindas ankaŭ la flavecaj jrisoj enmarkataj ene de blanka mallarĝa ĉirkaŭokula areeto, kio pluas per hela brido ĝis la bekobazo. Ĝi havas povegan malhelan bekon pli malhela pinte kaj pli hela en la suba makzelo. La kontrasto inter la du kapareoj pluas laŭlonge de la kolo (antaŭe blanka sed kun malhelaj punktoj en suba brusto, malantaŭe griza). Same kiel la Griza ardeo montras nigrajn makulojn en ŝultro, tiu ĉi specio montras pli helgrizajn al brunecgrizajn makulojn tie. Ankaŭ la kruroj estas grizaj.

La flugmaniero estas malrapida, kun kuntirita kolo. Tio estas karaktera de ardeoj kaj botaŭroj, kaj distingas ilin el cikonioj, gruoj, kaj plataleoj, kiuj etendas siajn kolojn. La blankaj subflugiloj rimarkindas dumfluge.

La alvoko estas laŭta grakado.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildaro redakti