La Nigrakapa ibiso (latine Threskiornis melanocephalus) estas birdospecio kiu apartenas al la ibisoj kaj vivas ĉefe en Barato, Pakistano, Birmo kaj Tajlando. Ne estas agnoskataj subspecioj. Ĝi estas specio tre simila al aliaj samgenranoj kaj ĉefe al la Aŭstralia blanka ibiso. Fakte ĉiuj tiuj ibisoj havas nigrajn kapojn, do same egalas nomigi ilin ĉu kiel blankaj ibisoj ĉu kiel Nigrakapa ibiso; fakte la elekto dependas ankaŭ ke ĉe tiu ĉi kazo la latina scienca nomo kongruas, ĉar melanocephalus estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive "nigra" kaj "kapo".

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa ibiso
Nigrakapa ibiso en la provinco Guĝarato de Barato
Nigrakapa ibiso en la provinco Guĝarato de Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Threskiornis
Specio: T. melanocephalus
Threskiornis melanocephalus
Latham, 1790
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Ibisaro ĉe la lago Kolleru en Andra-Pradeŝo, Barato.
 
Manĝe en Barato.

Nigrakapaj ibisoj havas kompletan longon de inter 50 ĝis 90 centimetroj (averaĝe 75 cm longaj), masklaj birdoj iom pli grandas ol inaj.

La plumaro komplete blankas, aparte de foje iom grizeca nuanco de la falsaj vostaj plumoj, kiuj estas reale la flugilpintoj. La kolo kaj la kapo estas senplumaj: en tiuj lokoj videblas nigra haŭto. Dumfluge videblas ankaŭ ruĝa haŭtaĵo subflugile. La birdoj de ambaŭ seksoj havas samspecan plumaron kaj ne sekse diferencigeblas laŭ ĝi. Junuloj havas pluman kolon ĉefe ĝis la gorĝareo; poste ili perdas tiujn plumojn laŭ maturiĝo. La beko estas longa, mallarĝa kaj subenkurba.

Disvastiĝo redakti

La Nigrakapa ibiso vivas en Barato, Pakistano, Birmo kaj Tajlando, sed ankaŭ en la tuta Hinda subkontinento kaj en Sud-Orienta Azio, nome el norda Barato, Bangladeŝo, Nepalo kaj Srilanko orienten ĝis Filipinoj kaj Japanio. La birdo preferas vivi proksime de lagoj aŭ riveroj. En ili ĝi manĝas fiŝojn, ranojn kaj en ties borda grundo ĝi serĉas insektojn, krabojn kaj aliajn bestetojn por manĝado. Foje ĝi ankaŭ manĝas etajn ronĝulojnreptiliojn.

Kutimaro redakti

Ili konstruas neston el bastonetoj en arbo; la ino demetas 2–4 ovojn.

Ili loĝas en marĉaj humidejoj interne kaj ĉe marbordo. Ili piediras aktive ĉe marĉaj areoj kie ili tuŝoserĉas per sia beko en milda koto kaj ofte manĝas en neprofunda akvo havante kapon iome submerĝe. Kiel ĉe cikonioj kaj plataleoj, ili ne havas veran voĉoproduktajn mekanismojn kaj estas silentaj birdoj escepte pro pekuliara ventra gruntado elsendata dum reproduktado.

Bildaro redakti

Referencoj redakti